Troveblo de fosilioj: Malfura ĵurasio | ||||||||||||||
Rhamphorhynchus gemmingi | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
fossil | ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ramforinko (Rhamphorhynchus = "beko-makzelo") estas genro de long-vostaj flugsaŭroj de la ĵurasio. Nur 17,5 cm longa sed kun flugetendiĝo de 100 cm, la ramforinko estis malpli specialigita ol postaj pterodaktiloideoj. Ĝi havis longan voston rigidigita de ligamentoj kun diamanto-forma padelo ĉe-fine.
Ramforinko verŝajne manĝis fiŝojn kaj oni kredas ke ĝi ĉasis trenante sian makzelon en la akvo, kaptante fiŝojn, kaj ĵetante ilin en sian kolopoŝon, strukturon simila al tiu en pelikanoj, kiu konserviĝis en iuj fosilioj. Ankoraix hodiaŭ rinkopedoj uzas ĉi tiun metodon por kapti fiŝojn.
Kvankam oni trovis ramforinkajn fosiliojn en Anglio, la plej bone konservitajn oni trovis en ŝtonminejo ĉe Solnhofen en Bavario; multaj ĉi tiuj fosilioj konservas ne nur la ostojn sed ankaŭ premsignojn de molaj histoj kiel la aloj kaj vosto.
Specioj
Oni nun rekonas tri ramforinkajn speciojn:
- R. muensteri (Goldfuss, 1831) (tipo)
- R. jessoni Lydekker, 1890
- R. tendagurensis Peck, 1931
Pluraj aliaj specioj estis proponitaj, sed nuntempe oni konsideras la proponojn nevalidaj:
- Rhamphorhynchus longicaudus (Muenster, 1839)
- Rhamphorhynchus gemmingi (von Meyer, 1846)
- Rhamphorhynchus phyllurus Marsh, 1882
- Pteromonodactylus phyllurus(Marsh, 1882)
- Rhamphorhynchus longiceps Woodward, 1902
- Rhamphorhynchus intermedius Koh, 1937
Sinonimoj
- Pteromonodactylus Teriaev, 1967
- Ornithopterus von Meyer, 1860
- Ornithocephalus muensteri Goldfuss, 1831
- Ornithopterus muensteri (Goldfuss, 1831)
- Pterodactylus lavateri von Meyer, 1838
- Ornithopterus lavateri (von Meyer, 1838)
- Pterodactylus longicaudus Muenster, 1839
- Pteromonodactylus phyllurus(Marsh, 1882)
Referencoj
- Bennett, S. C. (1995) "A statistical study of Rhamphorhynchus from the Solnhofen Limestone of Germany: Year-classes of a single large species." Journal of Paleontology, 69: 569-580.
|