Raillencourt-Sainte-Olle | |
---|---|
| |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Cambrai-Ouest |
INSEE kodo | 59488 [+] |
Poŝtkodo | 59554 |
Kodo laŭ INSEE | 59488 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Maryvonne Ringeval 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 280 (1 999) |
Loĝdenso | 321 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°11′33″N 3°10′09″O / 50.1925°N, 3.16917°O (mapo) Koordinatoj: 50°11′33″N 3°10′09″O / 50.1925°N, 3.16917°O (mapo) |
Alto | 45 m - 86 m |
Areo | 7,09 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Raillencourt-Sainte-Olle [+] | |
Raillencourt-Sainte-Olle estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 280 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Raillencourt-Sainte-Olle estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Raillencourt-Sainte-Olle etendiĝas sur 7,09 km².
Historio
Antaŭ 1974, la komunumo pli simple estis konita kiel Raillencourt. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Maryvonne Ringeval, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
Raillencourt-Sainte-Olle apartenas al la kantono Cambrai-Ouest, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.