Rafflesia kerrii | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
raflezio Rafflesia R.Br. ex Gray | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La rafleziacoj[2] (latine Rafflesiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 20 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas raflezio[2].
Tiuj plantoj estas parazitaj sentigaj kaj senfoliaj herboj (la vegetativaj partoj kreskas en la parazitita planto) kun gigantaj floroj. Ili kreskas en sud-orienta Azio kaj eligas kadavrecan odoron.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (31 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- Rafflesiaceae Dumort. - rafleziacoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
Kelkaj specioj
- Rafflesia arnoldii, indonezia raflezio (aŭ giganta putrofloro) havas floron kun diametro eĉ 1 m, plej grandan sur la tero. Ĝi parazitas la Tetrastigma-speciojn, plej ofte la specion T. leucostaphylum. La floro pezas 9–12 kg kaj havas 5 petalojn, ĉirkaŭante grandan kalikon. La floro estas unuseksa kaj nur ĉ. 12 % estas femala. Ili floras nur dum 4-8 tagoj eligante bonodoron kaj allogante muŝojn por polenado. La grajnoj longas 07–09 mm, larxgas 03-0,4 mm, ilin disvastigas bestoj. La grajnoj ĝermas eĉ dum 46 monatoj, post 2 monatoj aperas la burĝono, post 10-16 monatoj okazas la florado. Ili estas simbolo de la medioprotekto en Sumatro.
bildaro
- Rafflesia arnoldii
- Rafflesia arnoldii
- Sapria himalayana
Vidu ankaŭ
- kadavrofloro, kiu havas la plej grandan infloreskon sur la Tero.
- Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj
- Kinabalu-Monto
- Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj
- Trusmadi-Monto
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.