Rafael Hoffhalter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1524 en Poznano |
Morto | 30-an de novembro 1567 (43-jaraĝa) en Alba Iulia |
Ŝtataneco | Pola-Litova Unio • Princlando Transilvanio • Reĝlando Pollando (1385–1569) |
Familio | |
Infano | Rudolf Skrzetuski-Hoffhalter |
Okupo | |
Okupo | presisto |
Rafael Hoffhalter, Skrzetusky estis poldevena presisto, litertranĉisto en Aŭstrio kaj Hungario naskita en Poznań ĉirkaŭ 1525 kaj mortinta en Gyulafehérvár en 1568.
Kariero
Rafael Hoffhalter studis la presistmetion en Nederlando kaj Svislando, poste en 1555 li loksidiĝis en Vieno, kie dum 8 jaroj li presis 130 presaĵojn. Li devis forlasi Vienon pro sia simpatio al protestantoj, kaj en 1563 li troviĝis en Debreceno, kie en jaroj 1564–65 li estis gvidanto de la presejo. Je la fino de 1565 li iris kune kun sia presejo al Várad. Tiam li jam estis unitariismulo. En 1567 al invito de la Johano la 2-a (Hungario) li translokiĝis al Gyulafehérvár, kie li estis gvidanto ĝis sia morto de la reganta presejo. Liaj eldonaĵoj en Hungario apartenis al la plej belaj ankaŭ Eŭropo-rilate.