Rafał A. Ziemkiewicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rafał A. Ziemkiewicz | |||||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1964 (59-jaraĝa) en Piaseczno | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw • XLIV Liceum Ogólnokształcące im. Stefana Banacha w Warszawie vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Paweł Ziemkiewicz vd | ||||
Edz(in)o | Aleksandra Ciejek vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • publikigisto vd | ||||
Laborkampo | fantasta romano • literaturo • sciencfikcio • ĵurnalismo • commentary • opinia ĵurnalismo • sciencfikcia literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rafał Aleksander Ziemkiewicz [rafaŭ aleksander zjemkjewiĉ] (naskiĝis la 13-an de septembro 1964 en Piaseczno) estas pola ĵurnalisto, politika kaj ekonomia komentaristo kaj sciencfikcia verkisto. Laŭreato de Premio Zajdel.
Li finstudis pri la pola lingvo en Varsovia Universitato. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj publicisto interalie en "Radio Wawa", "Kwara Programo de Pola Radio", "Radio Tok FM", "Radio Vox FM". Li kunlaboras kun gazetoj: "Gazeta Polska", "Najwyższy Czas!", "Newsweek Polska", "Rzeczpospolita" kaj aliaj.
Ziemkiewicz estas sendependa publicisto, kvankam dum 90-aj jaroj li apartenis Unio de Realpolitiko (Unia Polityki Realnej) kaj nun li simpatias kun Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość). En 2002 li ricevis Premion de Kisiel por sia publicista agado. De aprilo de 2005 li estas honora membro de Asocio KoLiber.
Ziemkiewicz debutis kiel verkisto per novelo "Z palcem na spuście" ("Kun figro sur ĉano") en semajngazeto "Odgłosy" (julio 1982). Li ricevis Premion Zajdel por romanoj "Pieprzony los kataryniarza" ("Fikata sorto de gurdisto" - 1995) kaj "Walc stulecia" ("Valso de jarcento" - 1998) kaj por novelo "Śpiąca królewna" ("Dormanta reĝidino" - 1996).
Novelaroj
- Władca szczurów ("Reganto de ratoj" - 1987)
- Skarby stolinów ("Trezoroj de stolinoj" - 1990, renovigo 1993)
- Zero złudzeń ("Nulo iluzioj" 1991)
- Czerwone dywany, odmierzony krok ("Ruĝaj tapiŝoj, mezurata paŝo" - 1996)
- Śpiąca królewna ("Dormanta reĝidino" - 2001, libro sur aŭdkasetoj)
- Cała kupa wielkich braci ("Amaso de grandaj fratoj" 2002)
Romanoj
Felietonaroj
Eksteraj ligiloj
- TTT-ejo de Ziemkiewicz (pole)