Radom | |||||
| |||||
Blazono | |||||
| |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Radomia | ||||
Provinco | Mazovio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | - | ||||
Urborajtoj | 13-a jarcento | ||||
Koordinatoj | 51° 24′ N, 21° 10′ O (mapo)51.421.166666666667Koordinatoj: 51° 24′ N, 21° 10′ O (mapo) | ||||
Areo | 111,71 km² | ||||
Loĝantaro | 225845[1] (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 2 022 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 26-600 do 26-621 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 48 | ||||
Aŭtokodo | WR | ||||
Estro | Andrzej Kosztowniak | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@magistrat.radom.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Slovakio) Banská Bystrica (Latvio) Daugavpils (Belorusio) Homel (Bulgario) Stara Zagora (Ukrainio) Ternopilo (Rumanio) Ploieşti (Rusio) Ozjori (Hispanio) Talavera de la Reina (Germanio) Magdeburgo | ||||
Komunuma retejo | http://www.radom.pl | ||||
Radom estas urbo en la suda parto de Mazovio kaj en la mez-orienta Pollando. Radomo kun la 226 mil loĝantoj estas la 14a urbo en Pollando, kaj en ĝi estas la sidejo de la katolika diocezo.
Prahistorio
La elfosaĵoj montras, ke en Radom kaj la ĉirkaŭaĵo estis la setlejoj jam de fino de paleolitiko tio estas praŝtonepoko (12.000-8.000 j. a.K.) ĝis la periodo de fruaj piastoj (10-a ĝis 12-a jarcentoj p.K.). Oni trovas la antikvaĵojn de la Kulturo de Ŝnura Ceramiko kaj de la Funelpokalkulturo (vidu la suban mapon). En la menciita tereno dum la bronzepoko (1700-700 j. a.K.) kaj en la ferepoko (700 j. a.K. - 500 j. p.K.) estis tie setlejoj antaŭ-slavaj kun la influo de Luzacia Kulturo (1200 j. a.K. - 400 j. p.K.) kaj la Przeworsk-kulturo. Ĉe la fino de la influoj de Romia Imperio kaj la periodo de la migroj de popoloj okazis la kultura hiato (tavolmanko) ĝis la apero de la slavoj komence de la 6a jc. La procedo de la setlado de slavoj daŭris ghis la apero de la konstantaj slavaj setlejoj en la frua Mezepoko (600-1200 j. p.K.). La kastelego "Piotrówka" en Radom fariĝis tre grava administra kaj komerca centro ĉe la limo inter Malgrandpolio kaj Mazovio kun la terenoj apud la riveroj Radomka kaj Iłżanka.
Historio
En la 8-a ĝis 9-a jarcentoj estas setlejo en la valo de la rivero Mleczna (legu: Mleĉna) (en la loko de nuna kvartalo nomata Malnova Urbo).
Dum la dua duono de la 10-a jarcento oni konstruas la defendan burgon.
En 1155 aperas la unua skriba informo pri Radomo en la buleo de la papo Hadriano la 4-a, kaj en 1233 la unua skriba mencio pri la radoma kastelestro Marko.
Dum la dua duono de la 13-a jarcento la Malnova Radomo ricevis la urborajton laŭ "Środa juro".
En 1340 Kazimiro la 3-a, nomata la Granda, fondas la Novan Radomon, kaj en 1364 Radomo ricevas la urborajton laŭ "Magdeburga juro".
Dum la germana okupado fare de Tria Regno establiĝis Radoma geto. La 14-an de oktobro germana polico pendumis publike 15 polojn pro partopreno en la rezista movado.
21.11.1940: Okupacia administracio organizis en Radom du ekspoziciojn: "Germanaj atingoj Oriente" kaj "Kvarjara plano"
7.12.1942: En Świesielice apud Radom ĝendarmoj murdis 14 loĝantojn, suspektitajn pri helpo al judoj kaj partizanoj
14.02.1944: En la regiono de Radom Pola Enlanda Armeo havis 50 flegistinojn
Honoraj civitanoj
Internacia kunlaboro
- Banská Bystrica, Slovakio
- Daugavpils, Latvio
- Gomel, Belorusio
- Magdeburgo, Germanio
- Ozjori, Rusio
- Ploiești, Rumanio
- Vilnius (subdistrikto)
- Stara Zagora, Bulgario
- Talavera de la Reina, Hispanio
- Ternopilo, Ukrainio
Esperanto-movado en Radom
Ĉiusemajne okazas Esperanto-renkontiĝoj en la Civitana Resurso (Resursa Obywatelska) (ĵaŭde, je la 16 horo) kaj ĉiulunde en la Centro de NRO (Ne-registara organizaĵo) - konversacioj. Anoj de la Radoma Esperanto-klubo estas tre aktivaj en la urbo kaj partoprenas en la landaj kaj eksterlandaj Esperanto-aranĝoj.
La plej eminenta loka esperantisto estis Władyław Misiewicz, budhano, orientalisto kaj esploristo de paliaj tekstoj. Valoras aldoni, ke en la urbo aktivas unu el skoloj de tibeta budhismo Karma Kagyü.