Radiologio estas fako de medicino pri la apliko de radioj por diagnozaj, terapiaj kaj sciencaj celoj.
Tradicie oni uzas ikso- aŭ rentgenajn radiojn en radiologio.
Ikso-radioj estis malkovritaj je la 8-a de novembro 1895 de Wilhelm Conrad Röntgen (Rentgeno) en la Fizika Instituto de la universitato de Würzburg (Germanio). Rentgeno nomis ilin ikso-radioj, kio ĝis hodiaŭ estas ilia nomo en angla-lingvaj landoj.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri la medicina fako radioterapio - proceduro por la kuracado de malsanoj (ĉefe kancero) per la uzo de joniga radiado.
- la tekstojn pri komputila tomografio kaj magneta resonanca bildigo, du modernaj radiologiaj teknologioj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.