Rachel Kempson | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Rachel Kempson | ||
Naskiĝo | 28-an de majo 1910 en Dartmouth | |
Morto | 24-an de majo 2003 (92-jaraĝa) en Millbrook | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | apopleksio vd | |
Tombo | Saint Peter's Episcopal Cemetery vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto vd | |
Familio | ||
Patro | Eric William Edward Kempson vd | |
Patrino | Beatrice Hamilton Ashwell vd | |
Edz(in)o | Michael Redgrave vd | |
Infanoj | Vanessa Redgrave • Corin Redgrave • Lynn Redgrave vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1938– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rachel KEMPSON (la 28-an de majo 1910 - la 24-an de majo 2003) estis angla aktorino [1]. Ŝi estis edziĝinta al aktoro Michael Redgrave kaj estis patrino de familio de aktoroj [2].
Vivo
Kempson estis naskita en Dartmouth, Anglio, la filino de Beatrice Hamilton kaj Eric William Edward Kempson, kiu estis lernejestro [3].
Ŝi studis aktoradon ĉe la Reĝa Akademio de Drama Arto (RADA) kaj poste aliĝis al la Royal Shakespeare Company. En 1935 ŝi geedziĝis kun Michael Redgrave kaj ludis kune kun li multajn fojojn sur la teatroscenejo. Ŝi aperis en granda nombro da filmoj kaj televido, la plej rimarkindaj el kiuj estis The Captive Heart de 1946, Tom Jones (1963), Out of Africa (1985), Uncle Vanya (1991) kaj la aklamita televidserialo The Jewel in the Crown (1984). En 1986 ŝi verkis aŭtobiografion nomitan Life among the Redgraves kiu estis publikigita fare de Dutton.
Kempson geedziĝis kun Michael Redgrave en 1935 kaj estis la bofilino de aktoroj Roy Redgrave kaj Margaret Scudamore. Ŝi estis la patrino de Vanessa, Lynn kaj Corinne Redgrave. Ŝiaj nepoj estas la aktoroj Joely kaj Natasha Richardson (kiu estis mortigita en skiadakcidento en 2009), Gemma Redgrave kaj Carlo Nero.
En 1959 ŝia edzo ricevis kavaliraron, kaj ŝi estis oficiale nomita Lady Redgrave, sed ne uzis tiun titolon en sia kariero. Ŝi mortis pro apopleksio en 2003 kvar tagojn antaŭ sia 93-a naskiĝtago. Tiutempe ŝi loĝis kun sia nepo, Natasha Richardson, en Millbrook, Novjorko.
Filmografio
- (1946) The Captive Heart
- (1954) The Sea Shall Not Have Them
- (1963) Tom Jones
- (1964) The Third Secret
- Grand Prix
- (1966) Georgy Girl
- (1967) The Jokers
- (1968) The Charge of the Light Brigade
- (1969) A Touch of Love
- (1969) Two Gentlemen Sharing
- (1970) Jane Eyre
- (1974) Jennie: lordino Randolph Churchill
- (1980) Little Lord Fauntleroy
- (1984) The Jewel In The Crown
- (1985) The Black Tower
- (1985) Out of Africa
- (1988) Stealing Heaven
- (1990) Lorna Doone
- (1991) Uncle Vanja
- (1997) Deja Vu
Referencoj
- ↑ Rachel Kempson. BFI. Arkivita el la originalo je 2012-07-13. Arkivigite je 2012-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Sandra Brennan Rachel Kempson – Biography, Movie Highlights and Photos – AllMovie. AllMovie.
- ↑ Rachel Kempson Biography (1910-2003)
Eksteraj ligiloj
- Rachel Kempson ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Rachel Kempson intervjuo sur BBCa Radio 4 Dezerta Insulo Diskoj, la 5an de majo 1989