Rabia KAZAN | ||
---|---|---|
Rabia Kazan | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Rabia Kazan | |
Naskiĝo | la 25-an de aŭgusto 1976 en Malatya | |
Lingvoj | turka vd | |
Ŝtataneco | Turkio vd | |
Alma mater | Ankara Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • politika aktivisto vd | |
Laborkampo | virinaj rajtoj vd | |
Aktiva dum | 1996– vd | |
ĵurnalistino | ||
Dum | 1996 – | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rabia KAZAN (la plena nomo estas Rabia ÖZDEN KAZAN) (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1976 en Malatya) estas turka ĵurnalistino, kiu ĉiam laboris por virinoj kaj por defendi iliajn rajtojn. [1]
Biografio
Ŝi naskiĝis en 1976, kaj komencis labori en 1996 por du jaroj kiel raportisto en Later hosting Istanbul, en Turkish Flash TV. Poste, kiam ŝi estis ĵurnalisto en Ortadogu firmao, ŝi intervjuis Mehmet Ali Ağca,[2] la teroristo respondeca pri la atenco kontraŭ Johano Paŭlo la 2-a.[3]
Ŝi fondis la ĵurnalon Haber Revizyon kies redaktoro ŝi estas hodiaŭ. En 2007 ŝi verkis la artikolon Tahran Melekleri (Anĝeloj de Teherano)[4] pri la virina kondiĉo en Tehrano, parolante pri Mut'a (arabe متعة), provizora geedziĝo kiu ofte kaŝas formojn de legalizita prostituado.
Ŝi edziniĝis en 2008 kun la itala komunista politikisto kaj advokato Giacinto Licursi. En 2012 ŝi forigis la vualon, do ŝi estas minacata de morto.[5][6] En la sama jaro, ŝi estis volontulo de WFUNA (Monda Federacio de UN Asocioj).
Referencoj
- ↑ Hürriyet: Rabia'nın büyük değişimi
- ↑ Ağca'nın eski nişanlısı Roma'da evlendi. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2014-09-23.
- ↑ Ağca’nın eski nişanlısı başını açtı
- ↑ Rabia Kazan racconta la schiavitù delle donne
- ↑ Death threats for Turkish author Rabia Kazan for removing her veil
- ↑ Bestselling Turkish writer is receiving death threats after she took her veil off. Arkivita el la originalo je 2014-12-30. Alirita 2014-09-23.