Rabanera del Pinar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09660 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 54′ N, 3° 12′ U (mapo)41.8925-3.1941666666667Koordinatoj: 41° 54′ N, 3° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 106 m [+] | ||
Areo | 33,24 km² (3 324 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rabanera del Pinar [+] | |||
Rabanera del Pinar [rabaNEra delpiNAR] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio (al kies Komarko Pinares ĝi estas krome atribuita). La loknomo Rabanera del Pinar estas komprenebla kiel Rafanejo de la Pinaro, kaj tiukadre aperas tri rafanoj en la malsupra parto de la municipa blazono), kvankam iu fakulo rilatas la loknomon Rabanera al rivero.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 550 loĝantojn ekde la mezo de la 19-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 76 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Palacios de la Sierra, Moncalvillo, Cabezón de la Sierra, La Gallega, Aldea del Pinar, Espejón kaj Hontoria del Pinar.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Laŭlonge de la historio estis diversaj literumadoj, nome Ravaneira, Ravenaria, Ravanera, Rauanera. Dum la Moderna Epoko la loko estis konata kiel Rabanera de la Sierra ĝis mezo de la 19-a jarcento, sed en dokumento de 1733 jam estis nomita Rabanera del Pinar.
La loknomo estis dokumentita por la unua fojo en la 1a de Majo 1075, kiam ekzistis la monaĥejo de Sankta Maria de Ravaneira (aŭ Ravenaria, depende de la literumado). En 1304, Fernando la 4-a havigis al la loĝloko ĉarton de privilegioj. En 1495 la lokanoj ricevis privilegion por la uzado de la montoj.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, ŝtonminado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun aparta sonorilturo, la ermitejoj, arbaroj ktp.
Vidu ankaŭ
Notoj
º