ISO 4217 | |
---|---|
normo de ISO • unika identigilo vd | |
Dum | 1978 - nekonata/nuntempe |
ISO 4217 estas internacia normo establita de la Internacia Organizo por Normigado aŭ ISO, kiu fiksas triliterajn kodojn por mondaj valutoj. La unuaj du literoj de la kodo prezentas la landokodon laŭ ISO 3166, kaj la tria ofte estas la inicialo de la valuto. Do la valutokodo de la alĝeria dinaro estas DZD — DZ por Alĝerio kaj D por dinaro.
Tiu sistemo eliminas la problemon, kiun prezentas la nomoj dolaro, franko kaj pundo, kiuj estas uzataj en multaj landoj kaj kiuj ne valoregalas. La normo ankaŭ difinas la parencecon inter la ĉefa monunuo kaj ĉia malĉefa monunuo. Ofte la malĉefa monunuo valoregalas 1/100 de la ĉefa unuo, sed 1/10 aŭ 1/1000 ankaŭ troviĝas. Iuj valutoj ne havas malĉefan monunuon. Maŭritanio ne havas dekuman dividaĵon — unu uguijao (ouguiya) egalas al kvin ĥumoj (khoum).
ISO 4217 inkluzivas kodojn, ne nure por valutoj, sed ankaŭ por noblaj metaloj (oro, arĝento, paladio kaj plateno; kutime mezuritaj per troja unco) kaj iaj aliaj unuoj uzataj en internacia financo. Ankaŭ ekzistas specialaj kodoj asignitaj por provoj (XTS), kaj por indiki neniun spezon (XXX). Ĉiuj tiuj kodoj komencas per la litero ikso (X).
La kodo de la eŭro estas EUR, malgraŭ ke EU ne estis ISO-3166-kodo. La antaŭulo de la eŭro, la Eŭropa valuta unuo, havis la kodon XEU.
Dum tempo, novaj valutoj estas kreitaj kaj malnovaj valutoj estas ĉesigitaj. Sekve, oni devas ĝisdatigi la kodoliston kelkfoje. La British Standards Institution havas la respondecon teni la liston aktuala.
Aktivaj kodoj
- AED — UAE-dirhamo — Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- AFN — Afgana afganio — Afganio
- ALL — Albana leko — Albanio
- AMD — Armena dramo — Armenio
- ANG — Nederlandantila guldeno — Nederlandaj Antiloj
- AOA — Angola kvanzo — Angolo
- ARS — Argentina peso — Argentino
- AUD — Aŭstralia dolaro — Aŭstralio
- AWG — Aruba guldeno — Arubo
- AZN — Azerbajĝana manato — Azerbajĝano
- BAM — Bosniohercegovinaj konverteblaj markoj — Bosnio kaj Hercegovino
- BBD — Barbada dolaro — Barbado
- BDT — Bangladeŝa tako — Bangladeŝo
- BGN — Bulgara levo — Bulgario
- BHD — Barejna dinaro — Barejno
- BIF — Burunda franko — Burundo
- BMD — Bermuda dolaro — Bermudoj
- BND — Bruneja dolaro — Brunejo
- BOB — Bolivia bolivjano — Bolivio
- BOV — Bolivia Mvdol (fonduskodo) — Bolivio
- BRL — Brazila realo — Brazilo
- BSD — Bahama dolaro — Bahamoj
- BTN — Butana ngultrumo — Butano
- BWP — Bocvana pulao — Bocvano
- BYR — Belorusa rublo — Belorusio
- BZD — Beliza dolaro — Belizo
- CAD — Kanada dolaro — Kanado
- CDF — Konga franko — Kongo Kinŝasa
- CHF — Svisa franko — Svislando
- CHW — WIR-mono — Svislando
- CLF — Ĉiliaj Unidades de fomento (fonduskodo) — Ĉilio
- CLP — Ĉilia peso — Ĉilio
- CNY — Ĉina juano — Ĉinio
- COP — Kolombia peso — Kolombio
- COU — Kolombia unidad de valor real (aldonita al la COP) — Kolombio
- CRC — Kostarika kolumbo — Kostariko
- CUP — Kuba peso — Kubo
- CVE — Kaboverda eskudo — Kabo-Verdo
- CZK — Ĉeĥa krono — Ĉeĥio
- DJF — Ĝibutia franko — Ĝibutio
- DKK — Dana krono — Danio
- DOP — Dominga peso — Domingo
- DZD — Alĝeria dinaro — Alĝerio
- EGP — Egipta pundo — Egiptio
- ERN — Eritrea nakfo — Eritreo
- ETB — Etiopa birro — Etiopio
- EUR — Eŭro — Eŭropa Unio
- FJD — Fiĝia dolaro — Fiĝioj
- FKP — Falklanda pundo — Falklandoj
- GBP — Sterlinga pundo — Britio
- GEL — Kartvela lario — Kartvelio
- GHS — Ganaa cedio — Ganao
- GIP — Ĝibraltara pundo — Ĝibraltaro
- GMD — Gambia dalasio — Gambio
- GNF — Gvinea franko — Gvineo
- GTQ — Gvatemala kecalo — Gvatemalo
- GWP — Gvineobisaŭa peso — Gvineo Bisaŭa
- GYD — Gujana dolaro — Gujano
- HKD — Honkonga dolaro — Honkongo
- HNL — Hondura lempiro — Honduro
- HTG — Haitia gurdo — Haitio
- HUF — Hungara forinto — Hungario
- IDR — Indonezia rupio — Indonezio
- ILS — Nova israela siklo — Israelo
- INR — Barata rupio — Barato
- IQD — Iraka dinaro — Irako
- IRR — Irana rialo — Irano
- ISK — Islanda krono — Islando
- JEP — Jersey-pundo — Manikinsulo kaj Jersey (ekvivalenta al brita pundo)
- JMD — Jamajka dolaro — Jamajko
- JOD — Jordania dinaro — Jordanio
- JPY — Japana eno — Japanio
- KES — Kenja ŝilingo — Kenjo
- KGS — Kirgiza somo — Kirgizio
- KHR — Kamboĝa rielo — Kamboĝo
- KID — Kiribata dolaro — Kiribato
- KMF — Komora franko — Komoroj
- KPW — Nord-korea ŭono — Nord-Koreio
- KRW — Sud-korea ŭono — Sud-Koreio
- KWD — Kuvajta dinaro — Kuvajto
- KYD — Kajmana dolaro — Kajmana Insularo
- KZT — Kazaĥa tengo — Kazaĥio
- LAK — Laosa kipo — Laoso
- LBP — Libana liro — Libano
- LKR — Srilanka rupio — Srilanko
- LRD — Liberia dolaro — Liberio
- LSL — Lesota lotio — Lesoto
- LYD — Libia dinaro — Libio
- MAD — Maroka dirhamo — Maroko
- MDL — Moldava leŭo — Moldavio
- MGA — Malagasa ariaro — Madagaskaro
- MKD — Makedona denaro — Makedonio
- MMK — Birma kjato — Birmo
- MNT — Mongola tugriko — Mongolio
- MOP — Makaa patako — Makao
- MRO — Maŭritania uguijao — Maŭritanio
- MUR — Maŭricia rupio — Maŭricio
- MVR — Maldiva rufijao — Maldivoj
- MWK — Malavia kvaĉo — Malavio
- MXN — Meksika peso — Meksiko
- MXV — Meksika Unidad de Inversion (UDI) (fonduskodo) — Meksiko
- MYR — Malajzia ringito — Malajzio
- MZN — Mozambika metikalo — Mozambiko
- NAD — Namibia dolaro — Namibio
- NGN — Niĝeria najro — Niĝerio
- NIO — Nikaragva kordovo — Nikaragvo
- NOK — Norvega krono — Norvegio
- NPR — Nepala rupio — Nepalo
- NZD — Novzelanda dolaro — Nov-Zelando
- OMR — Omana rialo — Omano
- PAB — Panama balboo — Panamo
- PEN — Perua nova suno — Peruo
- PGK — Papuonovgvinea kinao — Papuo-Nov-Gvineo
- PHP — Filipina peso — Filipinoj
- PKR — Pakistana rupio — Pakistano
- PLN — Pola zloto — Pollando
- PYG — Paragvaja gvaranio — Paragvajo
- QAR — Katara rialo — Kataro
- ROL — Malnova rumana leŭo — Rumanio
- RON — Nova rumana leŭo — Rumanio
- RSD — Serba dinaro — Serbio
- RUB — Rusa rublo — Rusio
- RWF — Ruanda franko — Ruando
- SAR — Sauda rialo — Sauda Arabio
- SBD — Salomona dolaro — Salomonoj
- SCR — Sejŝela rupio — Sejŝeloj
- SDP — Sudana pundo — Sudano
- SEK — Sveda krono — Svedio
- SGD — Singapura dolaro — Singapuro
- SHP — Sankthelena pundo — Sankta Heleno
- SLL — Sieraleona leono — Sieraleono
- SOS — Somalia ŝilingo — Somalio
- SRD — Surinama dolaro — Surinamo
- SSP — Sudsudana pundo — Sudsudano
- STD — Saotomea dobro — Sao-Tomeo kaj Principeo
- SYP — Siria pundo — Sirio
- SZL — Svazilanda lilangenio — Svazilando
- THB — Tajlanda bahto — Tajlando
- TJS — Taĝika somonio — Taĝikio
- TMM — Turkmena manato — Turkmenio
- TND — Tunizia dinaro — Tunizio
- TOP — Tonga paangao — Tongo
- TRL — Turka liro — Turkio
- TTD — Trinidada dolaro — Trinidado kaj Tobago
- TVD — Tuvala dolaro — Tuvalo
- TWD — Nova tajvana dolaro — Tajvano
- TZS — Tanzania ŝilingo — Tanzanio
- UAH — Ukraina hrivno — Ukrainio
- UGX — Uganda ŝilingo — Ugando
- USD — Usona dolaro — Usono
- USN — Usona dolaro (sekva tago) (fonduskodo) — Usono
- USS — Usona dolaro (sama tago) (fonduskodo) — Usono
- UYU — Urugvaja peso — Urugvajo
- UZS — Uzbeka somo — Uzbekio
- VEF — Venezuela bolivaro — Venezuelo
- VND — Vjetnama dongo — Vjetnamio
- VUV — Vanuatua vatuo — Vanuatuo
- WST — Samoa dolaro — Samoo
- XAF — Ekvatorafrika franko
- XAG — Arĝento unco
- XAU — Oro unco
- XBA — Eŭropa kunmetita unuo (angle European Composite Unit, EURCO) (unuo de la merkato pri obligacioj)
- XBB — Eŭropa mona unuo (E.M.U.-6) (unuo de la merkato pri obligacioj)
- XBC — Eŭropa konta unuo 9 (angla European Unit of Account, E.U.A.-9) (unuo de la merkato pri obligacioj)
- XBD — Eŭropa konta unuo 17 (E.U.A.-17) (unuo de la merkato pri obligacioj)
- XCD — Orientkaribia dolaro
- XDR — Specialaj rajtoj de enspezo (IMF)
- XFO — Ora-Franko (Special settlement currency)
- XFU — UIC Franko (Special settlement currency)
- XOF — Okcidentafrika franko
- XPD — Paladio unco
- XPF — Pacifika franko ("CFP-franko")
- XPT — Plateno unco
- XTS — Rezervita por provoj
- XXX — Neniu valuto
- YER — Jemena rialo — Jemeno
- ZAR — Sudafrika rando — Sud-Afriko
- ZMW — Zambia kvaĉo — Zambio
- ZWL — Zimbabva dolaro — Zimbabvo
Aliaj kodoj
- ADP — Andora peseto (Eŭro anstataŭas ĝin) — Andoro
- AFA — Afganeo (AFN anstataŭas ĝin) — Afganio
- AON — Angola Nova Kvanzo (AOA anstataŭas ĝin) — Angolo
- AOR — Angola Kvanzo Reĝustigita (AOA) — Angolo
- ATS — Aŭstra ŝilingo (Eŭro anstataŭas ĝin) — Aŭstrio
- AZM — Azerbajĝana manato — Azerbajĝano
- BEC — Konvertebla belga franko — Belgio
- BEF — Belga franko (Eŭro anstataŭas ĝin) — Belgio
- BEL — Financa belga franko — Belgio
- BGL — Bulgara levo (antaŭ 1999-07-05) — Bulgario
- CSD — Serba dinaro — Serbio (valuto de Montenegro estas la Eŭro)
- CSK — Ĉeĥoslovaka krono — Ĉeĥoslovakio
- CUC — Kuba peso — Kubo
- CYP — Kipra pundo (Eŭro anstataŭas ĝin) — Kipro
- DDM — Marko de GDR DDR-Mark aŭ Ostmark (DEM anstataŭas ĝin) — Germana Demokratia Respubliko
- DEM — Germana marko Deutsche Mark (Eŭro anstataŭas ĝin ) — Germanio
- ECS — Ekvadora sukro (USD anstataŭas ĝin) — Ekvadoro
- ECV — Ekvadora Unidad de Valor Constante (Funds code) (ĉesigita) — Ekvadoro
- EEK — Estona krono (Eŭro anstataŭas ĝin) — Estonio
- ESA — Hispana peseto (konto A) — Hispanio
- ESB — Hispana peseto (konto B) — Hispanio
- ESP — Hispana peseto (Eŭro anstataŭas ĝin) — Hispanio
- FIM — Finna marko (Eŭro anstataŭas ĝin) — Finnlando
- FRF — Franca franko (Eŭro anstataŭas ĝin) — Francio
- GHC — Ganaa cedio — Ganao
- GRD — Moderna Greka draĥmo (Eŭro anstataŭas ĝin) — Grekio
- HRK — Kroata kunao (Eŭro anstataŭas ĝin) — Kroatio
- IEP — Irlanda pundo (Eŭro anstataŭas ĝin) — Irlando
- ITL — Itala liro (Eŭro anstataŭas ĝin) — Italio
- LTL — Litova lido (Eŭro anstataŭas ĝin) — Litovio
- LUF — Luksemburga franko (Eŭro anstataŭas ĝin) — Luksemburgo
- LVL — Latva lato (Eŭro anstataŭas ĝin) — Latvio
- MGF — Malagasa franko — Madagaskaro
- MTL — Malta liro (Eŭro anstataŭas ĝin) — Malto
- MXP — Meksika peso (MXN anstataŭas ĝin) — Meksiko
- MZM — Mozambika metikalo — Mozambiko
- NLG — Nederlanda guldeno (Eŭro anstataŭas ĝin) — Nederlando
- PLZ — Pola zloto (PLN anstataŭas ĝin) — Pollando
- PTE — Portugala eskudo (Eŭro anstataŭas ĝin) — Portugalio
- RUR — Rusa rublo antaŭ reformo de 1997 (RUB anstataŭas ĝin) — Rusio
- SDD — Sudana dinaro — Sudano
- SIT — Slovena tolaro (Eŭro anstataŭas ĝin) — Slovenio
- SKK — Slovaka krono (Eŭro anstataŭas ĝin) — Slovakio
- SRG — Surinama guldeno (SRD anstataŭas ĝin) — Surinamo
- SUR — Sovetunia rublo — Sovetunio
- TPE — Timora eskudo (IDR anstataŭis ĝin, poste USD) — Orienta Timoro
- SVC — Salvadora kolumbo (USD anstataŭas ĝin) — Salvadoro
- VEB — Venezuela bolivaro — Venezuelo
- XEU — Eŭropa valuta unuo (EUR anstataŭas ĝin)
- YUD — Nova jugoslava dinaro (YUM anstataŭas ĝin) — Jugoslavio
- YUM — Jugoslava dinaro (Serbia dinaro — CSD) — Jugoslavio
- ZAL — Sudafrika financa rando (ĉesigita) — Sud-Afriko
- ZRN — Nova Zairo (CDF anstataŭas ĝin)
- ZRZ — Zairo (ZRN anstataŭis ĝin, poste CDF)
- ZMK — Zambia kvaĉo (ZMW anstataŭas ĝin) — Zambio
- ZWD — Zimbabva dolaro (ZWN anstataŭas ĝin) — Zimbabvo
- ZWN — Zimbabva dolaro (ZWR anstataŭas ĝin) — Zimbabvo
- ZWR — Zimbabva dolaro (ZWL anstataŭas ĝin) — Zimbabvo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- ISO 4217 kodoj Arkivigite je 2011-11-29 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Valuto-konvertilo.
- Arkivigite je 2006-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivigite je 2004-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivigite je 2004-09-02 per la retarkivo Wayback Machine