Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri britia ŝipo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Titanic (apartigilo).
RMS Titanic
R.M.S. Titanic
R.M.S. Titanic
Bazaj indikoj
R.M.S. Titanic
Tipo: vapora ŝipo
Posedanto: White Star Line
Hejma haveno: Liverpool
Komenco de konstruado: 31-a de marto 1909
Surigita sur akvon: 31-a de majo 1911
Donita en servon: 10-a de aprilo 1912
Unua navigacio: 10-a de aprilo 1912
Sorto: subakviĝinta la 15-an de aprilo 1912 post kunpuŝiĝo kun glacimonto
Situo de ŝipruino: 41°43' Norda latitudo
49°56' Okcidenta longitudo
Fratinaj ŝipoj: RMS Olympic, HMHS Britannic
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 46 328 BRT
Mergospaco: 52 310 tunoj
Longo: 269,1 m
Larĝo: 28,25 m
Mergo: 10,54 m
Movumo: 29 vaporkaldronoj
3 ŝipŝraŭboj
50 000 hp[1]
Brulmaterialo: karbo
Rapideco: 23 knotoj[1]
Ŝipanaro: 885
Titanic estas navigacianta maldekstre

RMS Titanic estis luksa grandega vaporŝipo de la kompanio White Star Line,

Ĝi estis konata kiel la plej granda kaj plej glora de sia tempo kaj tial ĝia nomo, derivita de la titanoj - la gepatroj de la unuaj dioj kaj regantoj de la mondo antaŭ la dioj laŭ la helena mitologio.

Kvankam ĝi laŭsupoze estis imuna kontraŭ dronado, la Titanic frakasiĝis kaj sinkis je sia inaŭgura vojaĝo dum nokto el la 14-a al la 15-a de aprilo 1912, post frapo al flosanta glacimonto. Kun la ŝipo pereis proksimume 1 500 ŝipanoj kaj vojaĝantoj, inter ili multaj tiamaj famuloj, kaj nur 712 postvivis.

La pereo de Titanic restas unu el la plej konataj surmaraj katastrofoj.

Titanic, mallongtempe antaŭ sia surakviĝo
Surakviĝo de Titanic, la 31-an de majo 1911.
Konstruisto Thomas Andrews

Vojaĝantoj de Titanic

En la unua klaso estis 324 vojaĝantoj, en la dua klaso estis 285 vojaĝantoj kaj en la tria klaso vojaĝis 708 pasaĝeroj. Pro tio loĝejoj de la 1-a klaso estis okupitaj nur je 45 % de sia kapacito, kajutoj de la 2-a klaso je 40 % kaj de la 3-a klaso je 70 %.[2]

Homekipo de Titanic

Dum la unua navigacio de Titanic trans Atlantiko estis sur la ŝipo pli ol 900 skipanoj. Proksimume 340 el ili laboris subferdeke en maŝinejoj (maŝinistoj, hejtistoj, elektrikistoj, kaldronistoj, fajroestingistoj). Daŭre sur la ŝipo laboris 290 da stevardoj kaj stevardinoj. Sur la ŝipo ankaŭ laboris fenestro-purigistoj, magazenistoj, stenografiistoj, kuiristoj, supistoj, masaĝistinoj, glacifaristoj, purigistoj de kuirvazaro kaj italaj kaj francaj kelneroj de restoracio "á la carte".[3]

La navigado de Titanic

Edward J. Smith, kapitano de la Titanic

Merkredo la 10-a de aprilo - Titanic estas fornavigacianta

La komplikan fornavigaciigan manovron observis centoj da vojaĝantoj el promenejaj ferdekoj kaj miloj da homoj sur la bordo. Kiel la ŝipo malrapide estis ekmoviĝanta, la granda homamaso observis ĝin el la kajo.

Ĵaŭdo la 11-a de aprilo

(D-ro Ballard taksis, ke sur la ferdeko estis 2227 personoj.)

Manĝokarto de la 1-a klaso el Titanic el la 14-a de aprilo 1912

Radiokomunikado

Dimanĉe la 14-an de aprilo la situacio aspektis pli esence pli grave. Jam je la naŭa matene venis radiodepeŝo de Caronia, ŝipo de Cunard: "Al la kapitano de Titanic. Vaporŝipoj celantaj okcidenten anoncas la 12-an de aprilo grandajn kaj malgrandajn glacimontojn kaj glaciajn kampojn en regiono de 42° de la norda latitudo kaj 49° ĝis 51° de la okcidenta longitudo. Salutante Baar." En la tempo, kiam venis tiu ĉi averto, la pozicio de Titanic estis 43° 35' de la norda latitudo kaj 43° 50' de la okcidenta longitudo.

Je la 12-a kaj tridek posttagmeze venis sur la ponteton Lightoller por alternigi Murdoch-on, por ke la unua oficiro povu iri tagmanĝi. Proksimume je kvaronhoro pli poste aperis kapitano Smith kaj donis al Lightoller radiotelegramon, kiu venis matene de Caronia. Kiam je la unua horo Murdoch revenis sur la ponteton, Lightoller diris al li pri la averto. Kiel li notis pli poste, li havis impreson, ke Murdoch aŭdas pri ĝi unuafoje. Samtempe Titanic ricevis ĝin jam antaŭ kvar horoj. Samtempe Lightoller informis Murdoch-on, ke en la kurso kaj la rapideco okazis nenia ŝanĝo. Poste ankaŭ li foriris por tagmanĝi. Turnometro sur la ponteto montris 75, Titanic superas ĉiun duan horon 45 surmarajn mejlojn, proksimume 22 knotojn. La plej granda vaporŝipo en la mondo navigaciis en la kurso 242 gradoj direkte al grandaj malprofundaĵoj kaj punkto de turniĝo, kiun ĝi devis atingi je la posttagmezaj horoj. De tie ĝi devis daŭrigi en kurso 265 gradoj al Novjorko. Norde de tiu destinita vojdirekto kaj ĉimomente en distanco proksimume 200 mejloj etendiĝis glaciaj kampoj kaj marglacimontoj, pri kiuj parolis la depeŝo el Caronia.

Je unu horo kaj kvardek du minutoj la radiostacio de Titanic akceptis pluan depeŝon, ĉifoje de vaporŝipo Baltic, antaŭ pozicio de Olympic kaj Titanic, unu el kvaropo de la plej grandaj personaj ŝipoj de ŝipposedejo White Star Line. "Al kapitano Smith, Titanic. Ekde la navigacio ni havas mildan, ŝanĝiĝeman venton kaj klaran, bonan veteron. Greka vaporŝipo Athenai anoncas, ke ĝi preterpasis glacimontojn kaj ampleksajn glaciajn kampojn en pozicio 41° 51' de la norda latitudo kaj 49° de la okcidenta longitudo."

Kapitano Smith konfirmis la akcepton de radiotelegramo, lasis ĝin ĉe si, kaj kiam li tagmanĝinte ekvidis sur la promeneja ferdeko de la 1-a klaso J. Bruce Ismay, ĉefdirektoron, senvorte li transdonis ĝin al li. Tio ne surprizis Ismay-on, la kapitano ofte sciigis lin pri diversaj informoj kaj mesaĝoj. Li pase rigardis la radiotelegramon, enpoŝigis ĝin kaj denove elpoŝigis ĝin nur pli poste posttagmeze; li montris ĝin al edzino de Arthur Ryerson, posedanto de ŝtalfabriko, kaj al edzino de J. B. Thayer. Poste li denove enpoŝigis la paperon kaj forgesis pri ĝi.

Do anstataŭ, por ke la radiotelegramo estu lokigita sur informa tabulo en la mapejo, ĝi restis ĝis la 7-a horo kaj 15 minutoj vespere ĉe Bruce Ismay. La kapitano rememoris pri la depeŝo nur mallongtempe antaŭ vespermanĝo, kiam li ekvidis Ismay-on en la salono por fumantoj. "Preterpase sinjoro, ĉu vi havas tiun telegramon, kiun mi donis al vi posttagmeze?" li demandis. "Jes," respondis Ismay kaj momenton li serĉis, antaŭ ol li trovis la paperon en unu el siaj poŝoj. Dum Smith klarigis: "Mi volas meti ĝin en la mapejon." Fine do la depeŝo, el kiu videblis, ke Titanic plu alproksimiĝas rekte al la anoncita regiono, aperis en la mapejo. Ja ankoraŭ sufiĉe longe antaŭ tio, ol la ŝipo povis atingi la danĝeran spacon, sed malgraŭ tio la sinteno de kapitano Smith manipulante kun tiel grava averto estis milde dirite nekutima.

Dum kvin minutoj post la akcepto de telegramo el Baltic, proksimume je unu horo kaj 45 minutoj, ekregistris radiotelegrafisto Phillips mesaĝon sendita fare de la germana vaporŝipo Amerika al Hidrografia oficejo en Washington, kiu enhavis atentigon pri la glacimontoj. Rilate al tio, ke temis pri la informo enhavanta indikojn signifaj por navigado, ĝi devus esti ĉiuokaze transdonita ankaŭ sur la ponteton. Sed tiel ne okazis. Pli juna radisto Bridge, kiu supervivis la frakasiĝon de Titanic, ne povis tiun ĉi miskonsideron kontentige klarigi. Phillips evidente prokrastis la informon kaj pli poste li forgesis pri ĝi.

Je la dua horo posttagmeze ĉefoficiro Wilde transprenis el la ponteto gardan deĵoron de la unua oficiro Murdoch. Dek minutoj antaŭ la sesa Boxhall rememorigis al Wilde ŝanĝon de la kurso. La ĉefoficiro donis al stiristo apartenantan ordonon, tiu turnis la stirilon maldekstren observante nadlon de kompaso kaj tuj kiam la ŝipo fiksiĝis en kurso 289°, li liberigis mantenilojn de la stirrado, kiu revenis en la devenan pozicion.

Je la sesa la oficiroj deneve ŝanĝiĝis en la ponteto. Wilde-on alternigis la dua oficiro Lightoller, el pli junaj oficiroj venis H. G. Lowe kaj H. J. Pitman, la lokon ĉe la stirrado prenis la dua stiristo Robert Hitchens. Dum la transpreno de la deĵoro li estis informita, ke la ŝipo navigacias en kurso 289° kaj li ricevis ordonon teni ĝin plu.

En la gvatnesto sur la antaŭa masto je la sesa alternigis Jewell kaj Symons Hogg-on kaj Evans-on. La kvina oficiro Lowe mallongtempe post la komenco de deĵoro haltis en la mapejo kaj sur la tablo li ekvidis paperon, sur kiu estis per krajono skribite "glacio" kaj sub ĝi la poziciajn indikojn. Li parkere rapide proksimume kalkulis, kaj kiam li konstatis, ke Titanic atingos la markitan regionon nur post la finigo de lia deĵoro, li ĉesis interesiĝi pri la mesaĝo.

Je la sepa venis sur la ponteton la unua oficiro Murdoch, por ke Lightoller povu foriri vespermanĝi. Eble post kvaronhoro post tio maristo Samuel Hemming, kiu sur Titanic zorgis pri priservado de poziciaj lumoj, anoncis al Murdoch, ke ĉiuj lumoj estas lokigitaj ĝuste kaj lumigitaj. Kiam Hemming forlasis la ponteton, Murdoch ankoraŭ vokis lin reen kaj postulis lin, por ke li aranĝu fermon de fermilo de aerumŝakto sur la pruo, tra kiu el la subferdeko trapenetris lumo. Li ne volis, ke io ajn distru elrigardon el la ponteto aŭ el la gvatnesto al la mara surfaco antaŭ la pruo de ŝipo. Li diris eksplicite al Hemming: "Ĉar ni estas proksime de la glacio, mi volas, por ke antaŭ la ponteto estu ĉio malheligita." Hemming persone fermis la fermilon.

Je la sepa kaj tridek la radiostacio de Titanic kaptis pluan depeŝon. La brita vaporŝipo Californian, navigacianta en okcidenta kurso kiel Titanic, informis proksime troviĝantan vaporŝipon Antillian-on pri tri proksimaj glacimontoj. La juna radiotelegrafisto Bride forportis la mesaĝon sur la ponteton. Titanic estis ĉimomente malproksima de la glaciaj kampoj 45 mejloj. Ĝia tempo kliniĝis.

Je la oka venis sur lokoj de la pli junaj oficiroj Pitman kaj Lowe Boxhall kaj Moody. Samtempe okazis alterno de gvatistoj en la gvatnesto kaj ankaŭ Robert Hitchens forlasis la stirradon. Lightoller restadis sur la ponteto, ĉar lia deĵoro devis fini nur je la deka horo. Li postulis la sesan oficiron Moody-on, por ke li surbaze de la freŝe konstatita pozicio de ŝipo kaj la venintaj informoj pri la trovo de glacio verkontrolu, kiam Titanic verŝajne atingos la spacon, en kiu estis la glacio rimarkita. Moody foriris en la mapejon, faris bezonatajn kalkulojn kaj revenis kun tio, ke tio estos antaŭ la dudektria horo. Dum la tuta vespero la temperaturo rapide sinkis, antaŭ la naŭa vespere ĝi jam estis sole unu grado super la punkto de frosto.

Ĉirkaŭ la naŭa horo venis sur la ponteto kapitano Smith kaj Lightoller proksimume duonhoron interparolis kun li. Ili parolis pri la vetero kaj ebla renkontiĝo kun la glacio. La kapitano rimarkis, ke estas malvarme. "Tre malvarme, sinjoro," respondis Lightoller, "estas nur unu grado super nulo. Mi sendis mesaĝon al ĉarpentisto kaj en la maŝinejon, ke jam frostas aŭ frostos nokte." "Estas nenia vento," daŭrigis la kapitano. "Jes, la surfaco estas tute trankvila, damaĝe, ke ne estas vento, kiam ni estos tranavigaciantaj tra la regiono de glacio." Tie, kie minacas danĝero de renkontiĝo kun flosantaj glacimontoj, la vento ludas gravan rolon. Kiel ĝi ondumas la surfacon, la ondoj puŝas la mergiĝintan glacimonton kreante sur ties alventa flanko borderon de fosforeskanta ŝaŭmo. Tiel ili povas ekvidi ankaŭ malhelan glacimonton.

Al la kapitano, kiu venis sur la ponteton el la lumigita salono, daŭris ian tempon, antaŭ ol liaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo. Poste li momenton observis la firmamenton kaj la malproksiman horizonton kaj kontentigite li diris: "Estas tute klare." "Jes," respondis Lightoller, "ĉiuokaze iom da lumo rebriliĝos de glacimontoj." "Jes," konsentis la kapitano, "ni eĉ vidos ilin, eĉ kiam ili estos turnigitaj al ni per la blua flanko." Eĉ ne Lightoller dubis pri tio. La kapitano forlasis la ponteton kun vortoj: "Se ja nur aperus ia problemo, tuj sciigu min." Kaj tra la mapejo, kie li markis en etendigitan mapon la pozicion de ŝipo laŭ kalkuloj de la kvara oficiro Boxhall, faritaj antaŭ du horoj, li foriris en sian kajuton.

Kiam la kapitano estis foririnta, Lightoller ordonis al la sesa oficiro Moody, ke li telefonu al la gvatistoj en la gvatnesto kaj diris al ili, ke ili devas ĝis la tagiĝo kun la plej granda atentemo serĉi glacion, precipe malgrandajn pecojn kaj malgrandajn glacimontojn. Post la atentigo de gvatnesto Lightoller transiris en malfermitan alon de la ponteto, de kie li havis nedistritan elrigardon antaŭ la ŝipa pruo. De tempo al tempo li almetis al la okuloj lornon kaj ĝis fino de sia deĵoro li observis la akvan surfacon, ĉu li ne ekvidos averteman rebrilon de repuŝita lumo. Diference de la gvatistaroj Lightoller havis la lornon.

Ĉimomente necesas rememori, ke eknavigaciinte ĝuste al Lightoller dufoje turnis sin la gvatistoj kun la atentigo, ke en la gvatnesto ne estas la lornoj, kaj rebonigo ne estis dum la tuta tempo farita.

En la gvatnesto deĵoris ekde la 8-a ĝis la 10-a horo George Symons kaj Archie Jewell. Se estis malvarme sur la ponteto, des pli multe malvarmo grimpis sub la haŭton sur la neŝirmita gvatposteno alte super la ŝipaj ferdekoj. Eĉ kiam ambaŭ viroj senĉese fiksis la serĉantajn okulojn al la akva areo kaj eĉ ne por momento ili faciligis en la atentemo, estis nature, ke ili ĝojis, kiam ili ekaŭdos kvar ekbatojn de la ŝipa sonorilo, anoncanta ilian alternigon. La sperta Symons, kiu en la nordamerikaj linioj laboris jam kelke da jaroj, koncentrite ĉirkaŭrigardis la okcidentan horizonton, sur kiu tiriĝis la leĝera nebulo malalte super la surfaco, kaj kiam Jewell plendis pri la malvarmo, nur li rimarkis, ke li sentas el la malvarma aero, ke proksime estas la glacio. La pli juna Jewell mirigite demandis, kiel li pensas tion. Symons koncize klarigis, ke estas regulo, ke la glacion eblas eksenti ankoraŭ antaŭ tio ol la ŝipo troviĝos en la glaciaj kampoj.

Ĉimomente, mallonge post tio, kiam la kapitano Smith foriris el la ponteto kaj kiam la gardista oficiro Lightoller ordonis al la gvatistoj atenteme observi la surfacon de oceano, kiam restis al ili nur dudek minutojn ĝis la alternigo de deĵoroj, Titanic ricevis pluan averton, la plej ravan el ĉiuj, kiujn ties radiostacio ĝis nu akceptis.

Aparataron en la radiotelegrafia kajuto priservis pli aĝa radisto Jack Phillips. Kiam Philips plenlaboris, je la 9-a kaj 40 minutoj aŭdiĝis proksimume du cent mejloj oriente de Titanic navigacianta vaporŝipo Mesaba de kompanio Atlantic Transport Co. kun averto: "De Mesaba al Titanic... Glacio en regiono 42° ĝis 41° 25' de la norda latitudo kaj 49° 30' de la okcidenta longitudo. Ni vidis multe da akumuligitaj grandaj pecoj de glacio kaj grandan nombron de grandaj glacimontoj. Ankaŭ glaciaj kampoj. La vetero estas bona, klara."

Mallongtempe post forsendo de la depeŝo S. H. Adams, radiotelegrafisto de Mesaba ricevis koncizan respondon: "Akceptita, dankon." Adams ankoraŭ atendis, ke venos plua respondo de la kapitano de Titanic. Sed li atendis vane, kapitano Smith ne aŭdiĝis. Adams tial ekregistris en taglibro la tempon de forsendo kaj ankaŭ la tempon, kiam Phillips konfirmis ties akcepton, kaj plu li sole aŭdis, kiel Titanic daŭrigas en radia korespondado kun kabo Race.

Tiu ĉi depeŝo, eksterordinare grava, kun proporcie preciza markigo de la regiono de trovo de la granda kvanto de glacio sude de Titanic kaj rekte tie, kien ĝi celis, estis neniam transdonita sur la ponteton. Se tiel okazus, la kapitano kaj la oficiroj devis tuj konscii, ke Titanic fakte jam atingis la spacon de akuta danĝero. Ĝi restis kuŝanta sur la tablo en la radiotelegrafia kajuto. Sur ĉiuj ŝipoj senescepte validas regulo, ke manipulado kun depeŝoj rilatantaj al la navigacio havas unusignifan preferon, kaj tiu ĉi regulo estis sur Titanic rompita en vive grava momento.

Dum tiu tago tio estis jam la tria averto - la unua venis antaŭ la tagmezo de vaporŝipo Noordam kaj la dua en la posttagmezaj horoj de vaporŝipo Amerika - kiu restis forgesita en radiotelegrafia kajuto. Estas verŝajne, ke trolaborinta Jack Phillips entute ne konsciis la signifon de sciigo el Mesaba, tial li prokrastis ties enmanigon sur la ponteton por tempo, kiam la plej granda impeto de laboro pasos. Sed la fatala momento por Titanic venis pli baldaŭ, ol Phillips povis sian forgeson ripari.

Je la deka horo vespere kvar ekbatoj de la ŝipa sonorilo anoncis la alterigon de deĵoroj. Frederick Fleet kaj Reginald Robinson Lee el la gvatistaro ascendis sur ŝtupetaro tra internejoj de la antaŭa masto al la gvatnesto, kie jam senpacience atendis la frostumitaj Jewell kaj Symons. Al la nove venantaj viroj ili transdonis la ordonon de la dua oficiro Lightoller serĉi kun la plej granda atentemo la glacion, precipe malpli grandajn pecojn kaj malgrandajn glacimontojn. Apenaŭ Fleet kun Lee ripetis la ordonon, Symons kun Jewell rapide foriris en varmon de siaj kajutoj. Lee ekokupis lokon sur la dekstra flanko kaj Fleet sur la maldekstra flanko de la gvatnesto.

La dua stiristo Robert Hitchens venis alternigi sur la ponteton stiriston Alfred Olliver-on. "289 gradoj," anoncis Olliver, kiam li estis transdonanta la stirradon. Hitchens ripetis la kurson. En la sama tempo sur la ponteto aperis kun la koltuko ĉirkaŭ la kolo kaj en varma mantelo la unua oficiro W. M. Murdoch. Liaj unuaj vortoj estis: "Estas bela malvarmego!" "Jes, estas, frostas," respondis Lightoller. La temperaturo tiutempe sinkis je plua grado kaj ĝi estis sur punkto de frosto. Lightoller sciigis al la nove venanta gardanta oficiro la indikojn pri la nuntempa pozicio de ŝipo, ties kurso kaj rapideco, pri veterkondiĉoj kaj la informoj rilatantaj al la glacio. Samtempe li rimarkis: "Ĉiumomente ni nun povas veni inter la glacion."

Titanic nun navigaciis per rapideco proksimume 21 knotoj. Kaj sub paperpezigilo sur la tablo en la telegrafia kajuto kuŝis la averto parolanta per klara parolo pri tio, ke la plej granda kaj la plej moderna vaporŝipo en la mondo impetas per la alta rapideco en la regionon de glacio.

Je la 22-a kaj 30 minutoj Titanic preterpasis de glacio damaĝigitan vaporŝipon Rappahannoc. Lampo el ferdeko de Rappahannoc anoncis: "Ni ĵus tranavigaciis tra glacia kampo kaj inter kelke da glacimontoj." El Titanic venis respondo: "Via anonco akceptita. Ni dankas. Bonan nokton."

Rappahannoc estis malaperanta malantaŭ la pobo de Titanic, sed nenia ŝanĝo okazis sur ĝi. Per nemalgrandigita rapideco ĝi navigaciis en la danĝeran regionon, kiu nun troviĝis netutaj 25 mejloj antaŭ ties pruo. Murdoch tenis senĉese la saman kurson difinita de la kapitano kaj konfidis pri tio, ke se li renkontiĝos kun la glacio, li kapablos ĝustatempe eviti al ĝi.

En la sama tempo, kiam Titanic impetis plenvapore renkonte al la katastrofo, nordokcidente celis de ĝi per rapideco proksimume 12 knotoj okcidenten al usona Boston poŝtvaporŝipo Californian, kiu fornavigaciis la 5-an de aprilo el Londono. Ĝi apartenis al brita ŝipposedejo Leyland Line, kiu same kiel White Star Line estis parto de trusto IMM de Morgan. Sur ties ponteto staris kapitano Stanley Lord.

Je la 18-a horo kaj 30 minutoj posttagmeze la 14-an de aprilo Californian preterpasis en distanco de kvin mejloj tri grandajn glacimontojn. Laŭ ordono de Lord je unu horo pli poste radiotelegrafisto informis pri ili vaporŝipon Antillian-on kaj tiun ĉi averton registris ankaŭ la radiostacio de Titanic, kion mallongtempe post tio radiotelegrafisto Phillips konfirmis al Californian. Je la oka vespere kapitano Lord ordonis duobligi gvatistarojn: krom unu viro en gvatnesto li starigis pluan sur la pruon.

Post du horoj, je la 20-a kaj 15 minutoj, Lord ekvidis sur la okcidenta horizonto pli helan strion. Li akrigis lornon kaj baldaŭ li distingis, ke temas pri ampleksa glacia kampo etendiĝanta maldekstre kaj dekstre antaŭ la pruo de ŝipo. Tuj kiam li akiris certecon, li signalis per ŝipa telegrafo en maŝinjeon ordonon "Haltu!" kaj tuj poste: "Plenvapore reen!" Samtempe li ordonis al la stiristo: "Tute maldekstren!" Kiel komencis la pruo de ŝipo turniĝi, aŭdiĝis la gvatistaro: "Glacio rekte antaŭ ni!" malgrandaj pecoj de glacio frotiĝis je la pruo kaj post nelonge estis ĉirkaŭita de ĝi la tuta ŝipo. Kapitano Lord transiris al la maldekstra alo de ponteto kaj nun li ekvidis la glacian kampon tute klare en distanco kvarono ĝi duono de mejlo en direkto de la antaŭa kurso. Post la farita turnigo li denove ordonis al la maŝinejo "Haltu!" La ŝipa pruo ĉimomente direktis al orientnordoriento.

Ĉirkaŭ la dekunua horo vespere, kiam Lord foriris el la ponteto, li ekvidis en la orienta horizonto lumon. Lord estis konvinkita, ke la lumo, kiun li vidis en malproksimo, estas navigacianta vaporŝipo. Tial li ekcelis al la radiotelegrafia kajuto, por ke li demandu radiotelegrafiston Cyril Furmston Evans-on, ĉu proksime ne elsendas ia ŝipo, kaj se jes, do kia. Li eĉ ne ĝisiris tien, la radiotelegrafisto ĝuste eliris al la ferdeko. Al la demando de la kapitano li respondis, ke povus temi pri Titanic. Lord ordonis al la radiotelegrafisto, por ke li atentigu lin, ke Californian haltis, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita de glacio. Antaŭ la dekunua horo vespere la nekonata ŝipo jam alproksimiĝis tiom, ke la tria oficiro Groves iris en mapejon por anonci al kapitano Lord. La kapitano ordonis al li: "Voku ĝin per lampo de Morse. Vi ekvidos, se ĝi respondos." Groves revenis sur la ponteton kaj komencis elsendi. Sed la vaporŝipo ne reagis.

Sur Titanic dum Jack Phillips senĉese laboregis dum forsendado de telegramoj de vojaĝantoj al la stacio sur kabo Race. Kiam aŭdiĝis sendostacio de Californian, ĝi tute superbruigis senĉese ankoraŭ malfortan signalon el kabo Race. Antaŭ vickomitato de senatoro Smith en Novjorko radiotelegrafisto Evans elparolis, ke li forsendis: "Saluton, maljunulĉjo, ni haltis kaj glacio estas ĉirkaŭ ni." El Titanic venis bruska respondo: "Silentiĝu, mi havas laboron. Mi estas en konekto kun kabo Race kaj ci distras min!"

El la elparolo de la radiotelegrafisto de Californian estis evidenta unu signifa fakto: rilate al la formulado de lia depeŝo, precipe al gaja alparolo, la trolaborinta Phillips povis konsideri sole kiel amikan saluton de alia kolego-radiotelegrafisto, kiu volas babili, kio okazis sur la nordatlantikaj linioj kutime. Sed ekzistis kategorio de telegrafaj informoj nomataj "kapitanaj deĵoraj depeŝoj". Temis pri gravaj mesaĝoj inter la kapitanoj. Kapitano Lord ne elektis tiun ĉi formon kaj plie li neniel signis al Evans Phillips, ke temas pri mesaĝo de la kapitano. Sekve de tio ne estis enmanigita sur la ponteton de Titanic nek la kvara kaj el ĉiuj plej urĝa averto.

Ni povas rajtigite konstati, ke sur la ferdeko de Californian ĵus okazis la unua el la fatalaj duboj. Evans devis ĉiuokaze anonci al Phillips, ke temas pri mesaĝo de la kapitano, kaj li ne devis sendi ĝin pli baldaŭ, ol la radiotelegrafisto de Titanic per preskribita maniero - tio estas per elsendo de litero K - komprenigis lin, ke li estas preparita akcepti la depeŝon.

Je la 23-a horo kaj 30 minutoj Cyril Evans finis sian laboron. Li estis laca. Kiel unusola radiisto sur la ŝipo li komencis en tiu tago sian deĵoron je la sepa matene kaj post pli ol dek kvin horoj li ĝojis, ke li povas iri dormi.

La glacimonto

Sed ĉu la ordono "Tute dekstren!" suferis de lingva konfuziĝo inter la tiama velŝipa sistemo (kie "dekstren" = ŝipo iru baborden) kaj la moderna sistemo kiu tiutempe ekuziĝis (kie "dekstren" = ŝipo iru triborden)? En 2010, Louise Patten, nepino de Lightoller, asertis[4] ke la stiristo aŭdante la alvokon "dekstren!" unue ekturnis la stirilon dekstrume (do direkte al la glacimonto), kaj nur poste kompreninte la eraron li turnis en la alia direkto (kontraŭ direkto de hor-montriletoj, livume).

Oni supozas, ke ĝuste tiu ĉi glacimonto kaŭzis tragedion de Titanic. Ĉe piedo de la glacimonto estis granda makulo de ruĝa koloro. La foto estis farita la 15-an de aprilo 1912 proksime de la loko de la drono de Titanic.

Lundo la 15-a de aprilo - la dronado de Titanic

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sinkiĝo de la Titanic.
Drono de Titanic
drono
Pentraĵo de Stöwer (1912)
Situo Norda Atlantiko
 - koordinatoj 41° 43′ 57″ N 49° 56′ 49″ U / 41.73250 °N, 49.94694 °U / 41.73250; -49.94694 (mapo)
Situo de la drono enkadre de Norda Atlantiko
Situo de la drono enkadre de Norda Atlantiko
Situo de la drono enkadre de Norda Atlantiko
Vikimedia Komunejo: Titanic (ship, 1911)

La kvara oficiro de Titanic Boxhall forpafis sume ok raketojn, laŭ ĝenerale agnoskataj kutimoj anoncantaj, ke la ŝipo troviĝas en stato de la plej granda endanĝerigo. Sed la nekonata ŝipo ne reagis al ili.

Savitoj en boato

Savitaj de Carpathia

La fina nombro de la savitoj, kiujn Carpathia forveturigis el la loko de tragedio, estis 706 personoj. Tio signifas, ke el la 1-a klaso de Titanic saviĝis 60 % da vojaĝantoj (145 virinoj kaj infanoj kaj 54 viroj), el la 2-a klaso 42 % (104 virinoj kaj infanoj kaj 15 viroj), el la 3-a klaso 25 % (105 virinoj kaj infanoj kaj 69 viroj) kaj 24 % da skipanoj saviĝis (20 virinoj kaj 194 viroj). Do proksimume du trionoj el tiuj, kiu troviĝis sur Titanic, dum ties unua navigacio mortis, nur unu triono supervivis la katastrofon.

Sur la troplenigita Carpathia baldaŭ ekaperis aferoj, pro kiuj kapitano Rostron neniel ĝojis. Disharmonioj kaj streĉoj evidentaj jam sur kelkaj savboatoj reviviĝis kaj de tempo al tempo ili minacis superkreski en malfermitajn konfliktojn. La kapitano kaj liaj oficiroj devis multe klopodi por malebligi gravajn malagrablaĵojn. La esenco de problemo estis evidenta: post la unua ĝojo pro savo, multaj el la savitaj virinoj, kiuj perdis siajn edzojn, fratojn aŭ amikojn, komencis riproĉi al viroj, kiuj venis en la savboatojn, ke ili supervivis. Ilia indigno ankoraŭ kreskis, kiam ili eksciis, kiom da virinoj kaj infanoj, por kiuj jam ne estis loko en la savboatoj, dronis kun Titanic. La streĉo atingis tian gradon, ke ekz. majoro A. G. Peuchen devis postuli de la dua oficiro Lightoller, ke li preparu al li skribkonfirmon pri tio, ke li ordonis al li enŝipiĝi en savboaton. Kelkaj atestintoj asertis, ke ili aŭdis, kiel Molly Brown parolante pri Bruce Ismay uzis durajn vortojn pri tio, ke pro sia konduto li estus ĉe ili en Colorado pendumita sur la plej proksima pino.

Ekscio pri kulpigita malfeliĉo

La situacio ankoraŭ malpliboniĝis, kiam merkrede la 17-an de aprilo matene komencis tralikiĝi famoj pri avertoj antaŭ glacia danĝero, kiuj venis al Titanic, sed ne estis dediĉita al ili atentemo, respektive ne estis faritaj bezonataj disponoj. Kiam posttagmeze al rekta demando unu el la savitaj oficiroj de Titanic konfirmis, ke tio vere estis tiel, ĉiujn atakis hororigo. Ne temis do - kiel ĝis nun preskaŭ ĉiuj konjektis - pri tragika kaj nekulpigita malfeliĉo, kiam ŝipo subite kaj neatendite troviĝis inter glacimontoj. Male, la kapitano kaj la oficiroj respondecaj pri navigacio sciis pri la danĝero jam horojn antaŭ la kolizio. Reago de la frakasiĝintoj je tiu ĉi malkovro estis tute komprenebla ondo de indigno.

Instruisto Lawrence Beesley komencis skribi leteron destinitan al eldonisto de la londona ĵurnalo The Times. Li decidis fari ĉion, por ke la angla publiko eksciu tion, kio vere okazis, por ke en estonteco ne plu okazu tia tragedio. Samtempe li preparis priskribon de la katastrofo kaj la cirkonstancoj, kiuj akompanis ĝin, por la usonaj ĵurnaloj. Tuj elbordiĝinte en Novjorko li transdonis tiujn ĉi materialojn al reprezentanto de la agentejo Associated Press. Tuj poste ili estis publikigitaj kaj fariĝis la plej kompleta kaj la plej serioza priskribo de la malfeliĉo, kiu estis en la unuaj tagoj plena de histerio, suspektoj kaj elpensitaĵoj.

Alveno de Carpathia en Novjorko

Merkrede la 17-an de aprilo Carpathia aperis en densa nebulo, tra kiu ĝi trabaris sin fakte dum la tuta resto de la navigacio. Kapitano Rostron devis malaltigi rapidecon kaj ĉiun duonminuton eksonis ŝipa hupo avertanta ĉiujn ĉirkaŭajn navigaciilojn. Li bone konsciis, kiel la averta hupado devas efiki je la nervoj de frakasiĝintoj. Sed tio estis neevitenda, la nebulo prezentis la saman danĝeron kiel la glacimontoj. Ĵaŭde posttagmeze el la griza kurteno fine aŭdiĝis hupo de lumtura ŝipo apud insulo Fire kaj poste je la sesa vespere Carpathia alproksimiĝis al alia lumtura ŝipo, kie ĝi devis enŝipigi stiriston, kiu kondukos ĝin tra novjorka golfo en havenon. Nur nun la laca kapitano Rostron el la profundaĵo de la animo elspiris. La plej drama navigacio de lia vivo post nelonge estis finiĝonta.

Kolportisto en strato kun unuaj informoj pri la katastrofo de Titanic.

Kun la alveturo de Carpathia havis plenajn zorgojn ankaŭ novjorka urbestro kaj policestro. Jam posttagmeze policaj kordonoj fermis stratojn kondukantaj al albordiĝejo de ŝipoj de Cunard kaj la regiono de kajo, kie el Carpathia la frakasiĝintoj devis elŝipiĝi, estis barita per barieroj. En tiun ĉi spacon estis koncentrigitaj grandaj policaj fortoj inkluzive de rajdpolicanoj kaj detektivoj en civilo. La tuta urbo Novjorko vivis en tiuj ĉi tagoj pro la atendado de baldaŭa alveturo de ŝipo kun kelke de centoj da frakasiĝintoj. Institutoj kaj privataj personoj proponis helpon. Irlandaj, italaj, judaj, germanaj kaj svedaj almigrintaj kompanioj proponis loĝig-spacojn, urbo Novjorko donis 700 litojn, YMCA kaj Armeo de savo pluajn. Magazeno Gimbel donis por dumtempa loĝigo de la frakasiĝintoj je dispozicio 200 lokojn. Sume estis antaŭ la alveturo de Carpathia certigita loĝigo por pli ol 5000 homoj, kio tre superis la verajn bezonojn. Ĉiu malsanulejo en la urbo preparis sin por akcepti tiujn, kiuj bezonos kuracistan helpon, medikamentojn kaj nutraĵojn proponis ankaŭ Ruĝa Kruco. Samtempe alvenis mon-kontribuoj por la vojaĝantoj de la 3-a klaso, kiujn la katastrofo senigis de ĉiu havaĵo. Organizadon de kolekto ekprenis edzino de multimilionulo Vanderbildt kaj grandan sumon ŝi amasigis de membroj de novjorka borso. Vincent Astor kontribuis 10000 dolarojn, Andrew Carnegie 5000, John Rockefeller 2500 dolarojn. George M. Cohan, la konata figuro de novjorka teatra mondo, kolektis inter siaj kolegoj preskaŭ 9000 dolarojn kaj al la frakasiĝintoj el Titanic devis esti transdonita ankaŭ profito de aparta sabata prezento de unu el teatroj en Broadway. Aliĝis ankaŭ sportistoj, prezidanto de fotbala klubo New York Giants anoncis, ke profito el dimanĉa matĉo iros al la sama konto. La gvidantaro de pensilvanaj fervojoj proponis, ke ĉiujn vojaĝontojn ĝis Philadelphia kaj plu okcidenten transportos je siaj kostoj.

La amasiĝintaj homamasoj atendis, ke Carpathia ekcelos al la kajo de Cunard, sed por surprizigi ĉiujn ĝi daŭrigis tra la golfo supren al albordiĝejo de ŝipposedejo White Star Line kaj tie ĝi haltis. Ĉimomente ekpluvis, tondro ŝtormis kaj fulmoj krucigis la firmamenton. En ties lumo homoj en akompanig-ŝipoj kaj sur kajoj vidis, ke Carpathia malsuprenigas savboatojn. Tio estis la savboatoj de Titanic, kiujn ĝi kolektis sur la loko de katastrofo kaj antaŭ ankrigo estis necese forgi ilin el la ferdeko, por ke ili ne malebligu manipuladon kun allig-ŝnuregoj. Ĉiun el ili nun priservis du el la savitaj maristoj de Titanic. Tiujn ĉi dek tri boatoj prezentis ĉion, kio restis el la plej granda kaj la plej perfekta ŝipo de sia tempo.

Pli juna radisto de Titanic H. Bride estas kun la frostvunditaj piedoj malsuprenportata en Novjorko el la ferdeko de Carpathia

Kiam la lasta boato estis alligita al la kaja digo, Carpathia malrapide turniĝis kaj revenis tien, kie atendis la dekmilaj homamasoj. Je la 9-a horo kaj 35 minutoj fortaj ŝtalŝnuregoj katenigis ĝin al la moleo. Kiam pontetoj estis malsuprenigitaj, la unuaj homoj komencis veni al la kajo. Plua ĉagreno: tio ne estis tiom atendataj frakasiĝintoj, sed la vojaĝantoj de Carpathia. Nur kiam ĉiuj vojaĝantoj foriris el la ŝipo, aperis sur ŝtupetoj virino, kiu je la unua ekvido diferenciĝis de la bone vestitaj kaj ordigitaj vojaĝantoj de Carpathia. Ŝi estis blondhara, ŝi faris kelke da paŝoj kaj konfuzite ŝi haltis ekvidinte milojn da vizaĝoj, kiuj turnis sin al ŝi. Ĉi tie jam ne povis okazi eraro - la ferdekon de Carpathia forlasis la unua el 706 frakasiĝintoj, kiuj supervivis la plej grandan surmaran katastrofon de ĉiuj tempoj. Post ŝi sekvis en rapida sekvo pluaj, laŭ tio, en kiu klaso ili vojaĝis; la vojaĝantoj de la 1-a klaso estis forirantaj plej baldaŭ. Plimulte atendis ilin aŭtomobiloj, kiuj rapide forveturigis ilin el mandistanco de atakantaj raportistoj kaj el ĉirkaŭigo de la scivolema homamaso.

Poste forlasis Carpathia-on vojaĝantoj de la 2-a klaso el Titanic. Ankaŭ plimulto de ili estis atendata kaj pri tiuj, kiujn neniu venis bonvenigi, estis prompte zorgite.

La vojaĝantoj de la 3-a klaso foriris el Carpathia kiel la lastaj. Ministro Charles Nagel instruis almigrintajn oficejojn, por ke ili en tiu ĉi, tute eksterordinara okazo forlasu kutimajn komplikajn kaj plurfoje degradigajn procedurojn. Tiuj, kiujn atendis parencoj aŭ amikoj, povis foriri tuj, ĉe ceteraj sep aparte destinitaj almigrintaj inspektistoj aranĝis formalaĵojn rekte sur la ferdeko de Carpathia kaj poste ili estis transdonitaj en la zorgon de ĥaritaj organizaĵoj.

La esplorado de la frakasiĝo de Titanic

Brita komitato por komerco kreis specialan esplorkomisionon subgvide de lordo Mersey, kiu detale esploris la tutan eventon surbaze de ĉiuj alireblaj datoj kaj prilaborado de atestparoloj de 283 pasaĝeroj kaj eldonis taksigan raporton.

La ŝipruino de Titanic

D-ro Robert D. Ballard, gvidanto de laboratorio por profundeca mergiĝado de oceanografia instituto de Woodsholes en ŝtato Massachusetts, prepariĝis por ekspedicio al Titanic dek tri jarojn.

Memorigaĵoj al Titanic

  • Tombejo en Kanado - Ĉi tie kuŝas plimulto de tiuj, kiuj ne supervivis la subakviĝon de Titanic. Sur la tombon de ĉiu viktimo estis baldaŭ lokigita malhele griza tombŝtono. Plimulte ili ne diferenciĝis unu de la alia per la dimensioj kaj la formoj. Sur ilia milde klinigita supra flanko estis hakitaj nomoj (se ili estis konataj) kaj surskribaĵo "Li mortis la 15-an de aprilo 1912" kun numero de viktimo. Multaj lokoj, kiuj estis rezervitaj al la nomo, restis malplenaj. Ceteraj 1314 viktimoj restis en la oceano.
  • Monumento en Washington - Titanic Women's Memorial - Tiu ĉi malmulte konata monumento estas ekster piedtrotita vojo, tiel dirite sur kajo sude de Monumento de Jefferson. Ĝi estas kelke da blokoj sude de stacio de metroo.
Teksto: Al kuraĝaj viroj, kiuj pereis en ŝipruino de Titanic la 15-an de aprilo 1912. Ili rezignis pri siaj vivoj, por ke la virinoj kaj la infanoj povu esti savitaj. Hisita fare de virinoj de Usono.
  • Monumento en Aŭstralio - Titanic Bandsmen's Memorial - Ĝi estas unu el malmultaj monumentoj de Titanic sur la suda duonglobo. Ĝi estas trovebla en parko en malgranda urbeto Broken Hill, en New South Wales en Aŭstralio. Ĝi estis konstruita tre baldaŭ post la katastrofo.
  • Monumento en Anglio - Captain Smith's Memorial - En la jaro 1914 urbestro de Lichfield decidis, ke Smith meritas, por ke la urbo konstruu al li monumenton. Lia staturo staras en Beacon Park, en Lichfield. Kathleen Scott kreis la statuon kaj ĝi estis senvualigita fare de Helen, filino de la kapitano, la 29-an de julio 1914.
  • Monumento Titanik Memorial Lighthouse en Novjorko
  • Modelo de Titanik en Belfast - En urbodomo en Belfast estas ekspozicio kun modelo de Titanic, kiun konstruis Peter Davies-Garner el Germanio laŭ originaj planoj de ŝipfarejo Harland and Wolf.
  • Monumento en Southampton - En Andrews Park staras monumento al la homekipo de Titanic. En la kontraŭa flanko troviĝas monumento al muzikistoj el Titanic.

Filmoj pri Titanic

La unua filma prilaborado de la katastrofo (en aspekto de muta filmo) aperis jam kelke da semajnoj post la katastrofo, en unu el ĉeroluloj aperis aktorino, kiu supervivis la katastrofon.

Sekvis pluaj filmoj:

  • Atlantik (1929)
  • Titanic (1943)
  • Titanic (1953)
  • Night to Remember (1958)
  • Pereo de Titanic (1958)
  • S.O.S. Titanic (1979)
  • Levigo de Titanic (1980)
  • Titanica (94 minuta dokumento kun filmeroj el la ŝipruino)
  • Titanic (1996)
  • Titanic (1997, grandfilmo, 11 oskaroj)
  • La camarera del Titanic (La ĉambroservistino de "Titanic") estas hispana filmo de 1997 reĝisorita de Bigas Luna.

Rilatoj al Esperanto

Inter la dronintoj de la katastrofo ankaŭ estis la esperantisto William Thomas Stead.

Referencoj

  1. 1 2 Marášek, Zdeněk. Pohonná zařízení (ĉeĥe) (c1999-2008). Arkivita el la originalo je 2013-08-08. Alirita 2014-02-27. “Registrovaný výkon parních strojů a turbíny byl 50 000 k, ale skutečný výkon byl odhadován na nejméně 55 000 k, což umožňovalo dosáhnout rychlosti přes 23 uzlů, maximální dosažitelná rychlost se odhadovala až na 25 uzlů.”.
  2. Marášek, Zdeněk. Cestující Titaniku (ĉeĥe) (c1999-2008). Arkivita el la originalo je 2015-02-27. Alirita 2015-02-28. “V první třídě bylo 324 cestujících, ve druhé 285 a třetí třídou cestovalo 708 pasažérů. To znamenalo, že ubytovací prostory I. třídy byly obsazeny ze 45% své kapacity, kabiny II. třídy ze 40% a III. třída ze 70%.”.
  3. Marášek, Zdeněk. Posádka Titaniku (ĉeĥe) (c1999-2008). Arkivita el la originalo je 2015-02-20. Alirita 2015-02-28. “Při první plavbě Titaniku přes Atlantik bylo na palubě přes 900 členů posádky. Zhruba 340 z nich pracovalo v podpalubí ve strojovnách: strojníci, topiči, elektrikáři, kotláři, hasiči. Stevardů a stevardek bylo na 290. Na lodi byl čistič oken, skladníci, stenograf, kuchař, polévkař, masérka, ledař, myči nádobí a italští a francouzští číšníci restaurantu "á la carte".”.
  4. Alleyne, Richard. Titanic sunk by steering blunder, new book claims (angle). Telegraph Media Group (2010-09-21). Arkivita el la originalo je 2014-08-15. Alirita 2015-02-27.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.