Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rüti
Rüti
Blazono de Rüti
Lernejo de Rüti
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j)Glaruso Sudo
Koordinatoj 47° 56′ 17″ N  1′ 0″ O / 47.93806 °N, 9.01667 °O / 47.93806; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj335
Areo6,18 km²
Alteco616 m super marnivelo
Poŝtkodo8782
Mapo de Rüti

Rüti estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Rüti estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio

Rüti situas en la supra Linth-Valo ĉe la bordo de la rivero.

La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sura areo de 6,18 km², de kiuj 57,3% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo

La komunumo Rüti limis en okcidento kaj nordokcidento al Braunwald, en nordoriento kaj oriento al Betschwanden, kaj en sudo al Linthal.

Trafiko

La vilaĝo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal.

Tra la Rüti pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rüti datiĝas el la jaro 1340. En la jaro 1388 en Rüti estis menciita la unua ponto trans la rivero Linth en la valo de Glaruso.[1]

En la jaro 1939 la iama alpopaŝtejo Braunwald disiĝis de Rüti kaj fariĝigis memstara komunumo.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.