Auw | |
---|---|
Blazono de Auw | |
Maria-Bernarda-Hejmo kaj preĝejo de Auw | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Muri |
Koordinatoj | 47° 12′ 45″ N 8° 22′ 0″ O / 47.21250 °N, 8.36667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 45″ N 8° 22′ 0″ O / 47.21250 °N, 8.36667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1589 |
Areo | 8,57 km² |
Alteco | 489 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5644 |
Komunumkodo | 4223 |
Situa mapo de Auw | |
Auw estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Auw situas ĉe la orienta flanko de la montoĉeno Lindenberg sur alteco de 489 m s.m. Krom la ĉefvilaĝo Auw mem al la komunumo ankaŭ apartenas la malpli granda vilaĝo Rüstenschwil.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,57 km², de kiuj 36,3% estas kovritaj de arbaro, 66,2% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Auw limas en nordo al Beinwil (Freiamt), en nordoriento al Mühlau, en sudoriento al Sins, kaj en okcidento al Hohenrain (Kantono Lucerno).
Trafiko
Tra la komunumo Auw kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 25 de Lencburgo al Sins. La vilaĝo Auw mem estas konektita al la publika trafikreto per buslinio de la Zugerland Verkehrsbetriebe, dum Rüstenschwil atingeblas per poŝtaŭtolinio de Muri al Beinwil (Freiamt).
La plej proksima alveturejo al aŭtovojo troviĝas sudoriente de la komunumo en distanco de 7 km apud Cham al la nacia svisa aŭtovojo A4.
Historio
La unua dokumenta mencio de Auw kaj Rüstenschwil datiĝas el la jaro 893 kiel Houva kaj Rustiniswilare en interezlisto de la Virina Monaĥejo Zuriko.
Dum mezepoko Auw kaj Rüstenschwil apartenis al la habsburga distrikto Meienberg. Kiam la habsburga kernlando en 1415 estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo la du vilaĝoj estis atribuitaj al la tiel nomita libera distrikto. La 8-an de februaro 1715 la kerno de la vilaĝo Auw estis grandparte detruita de grava inscendio. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 estis fondita la hodiaŭa Kantono Argovio, al kies distrikto Muri la du tiam al unu komunumo unuigitaj vilaĝoj ĝis hodiaŭ apartenas.[3]
Gravuloj
En Auw naskiĝis la katolika sanktulino kaj monaĥino, Maria Bernarda Bütler (1848–1924), kiu estas ĝia plej fama civitano. Maria Bernarda estis beatigita la 29-an de oktobro 1995 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj sanktigita la 12-an de oktobro 2008 fare de papo Benedikto la 16-a.
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de kaj lokoj kun la nomo Auw
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Auw AG – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Sankt-Josefa Kapelo
- Malnova muelejoj
- Gastejo Hirschen
|