Rózsa Szilassy | |
---|---|
Rózsa Szilassy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Czirok Rozália aŭ Czirók Róza |
Aliaj nomoj | Szilassy Rózsa |
Naskiĝo | la 5-an de januaro 1862 en Ómoravica (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 14-an de septembro 1936 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | László Gonda • Kornél Sziklay |
Infano | Gonda István |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Rózsa Szilassy [rOĵa silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilassy Rózsa estis hungara aktoro. Ŝiaj originaj nomvariantoj estis Czirok Rozália aŭ Czirók Róza, ŝia prenita familia nomvarianto estis Szilasi, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis ekde 1900 Sziklayné aŭ Sziklainé aŭ Sziklay Kornélné. Ŝia unua edzo estis László Gonda, la dua estis Kornél Sziklay.
Rózsa Szilassy[1][2] naskiĝis la 5-an de januaro 1862 en Ómoravica (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Stara Moravica en Serbio), ŝi mortis la 14-an de septembro 1936 en Budapeŝto (laŭ alia informo la morta monato estas decembro).
Biografio
Rózsa Szilassy debutis kiel aktoro en 1880 en teatra trupo de Sándor Csóka en Budapeŝto. Ŝi faris grandajn sukcesojn en komikaj roloj. Inter 1893-1896 ŝi apartenis al pluraj provincaj teatroj. En 1896 ŝi aliĝis al la ĵus fondita Gaja Teatro, en la sekva jaro ŝi estis fondinta membro de Teatro Magyar. Ŝi pensiuliĝis en 1913. Ŝi edziniĝis dufoje (1881, 1900), ŝi vidviniĝis en 1919, poste ŝi estis videbla nur en mutaj filmoj.
Ŝi ĉefa teatra rolo
- Ferenc Herczeg: Gyurkovics lányok - patrino
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Galathea / Vita Nova (1921)
- A három árva (1923) - patrino de Margit
- Egri csillagok (1923)
- Fehér galambok fekete városban (1923) - vidvino