Róbert Czilchert | |
---|---|
Róbert Czilchert | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de marto 1809 en Misérd (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 4-an de februaro 1884 en Gutor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Róbert Czilchert [cilĥert], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czilchert Róbert estis hungaria (nacieco nekonata) kuracisto.
Róbert Czilchert[1] naskiĝis la 9-an de marto 1809 en Misérd [miŝErd] (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa parto de Dunajská Lužná en Slovakio), li mortis la 4-an de februaro 1884 en Gutor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Hamuliakovo en Slovakio).
Biografio
Róbert Czilchert akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1832, poste li estis kuracisto en Pest (urbo). Pli frue jam en 1830 li strebis kontraŭ epidemio de ĥolero en Hungarlando. En 1839 li luis bienon kune kun Imre Klauzál en Rohonc, Czilchert havis ankaŭ bestokuracejon, sed la duopo havis elstarajn rezultojn pri bredadoj de ŝafoj, same pri agrikulturaj kreskaĵoj. En 1851 Czilchert establis ŝafaron en Gutor, baldaŭ li konstruis kastelon. Li mortigis sin.
Elektitaj kontribuoj
- Dissertatio inaug. medica sistens potentias nocivas morbos metallurgorum generantes (1832)
- Állattenyésztési eszmék, szemközt a Magyarországra jelenleg alapból megváltozott gazdálkodási viszonyokkal (1859)
- Jelentése a gyapjú gyári mosása érdkeében Belgiumba történt kiküldetéséről (1866)
- Entwurf zu einer gründenden Actien-Gesellschaft in Pest... (1867)