Róbert Bán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de julio 1925 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 30-an de decembro 2002 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Fanni Kemenes • Valéria Ritly |
Infano | András Bán |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • dramaturgo • scenaristo |
Róbert BÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bán Róbert estis hungara reĝisoro, dramaturgo, altlerneja instruisto, kritikisto, aktivisto.
Róbert Bán naskiĝis la 15-an de julio 1925 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de decembro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
Róbert Bán sudis 2 jarojn post la 2-a mondmilito en Scienca Universitato Péter Pázmány, samtempe kaj poste li estis aktivisto de la socialdemokratoj, eĉ li estis ankaŭ redaktoro de revuo. Li akiris filmreĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954, poste li estis reĝisoro pri dubladaj voĉoj. Inter 1960 kaj 1963 li estis dramaturgo en filma produktejo, poste 2 jarojn vicreĝisoro, inter 1965-1989 reĝisoro. Inter 1985–1989 li ankaŭ instruis en la menciita altlernejo. Liaj kritikoj aperis ofte en signifaj revuoj. Li ricevis premiojn en 1986 kaj 1995. Lia edzino estis Fanni Kemenes, kiu naskis filon en 1951.
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
- Irány Varsó (kun György Palásthy 1955)
- Festenek a gyerekek (1959)
- Nuda diplomato (1963)
- Kísértet Lublón (1975)
- A Jávor (1987)
- Vademberek (2001)
Elektitaj verkoj
- Felvétel! Indíts! (1959 kun György Palásthy)
- A tizedik múzsa (1968)
- A rendező munkája (1972)