Réka Pelsőczy | |
---|---|
![]() Réka Pelsőczy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pelsőczy Réka |
Naskiĝo | la 29-an de aprilo 1973 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | László Pelsőczy |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro |
Réka Pelsőczy [pelŝOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pelsőczy Réka estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, fotisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis László Pelsőczy.

Réka Pelsőczy naskiĝis la 29-an de aprilo 1973 en Budapeŝto.
Biografio
Réka Pelsőczy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed jam pli frue ŝi lernis ankaŭ pantomimon kaj baleton. Dum la gimnaziaj jaroj ŝi apartenis al amatora teatra trupo. En 1985 ŝi jam havis signifan rolon. En 1991 ŝi abiturientis, poste edziniĝis kaj naskis filon. Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1998. Ŝiaj signifaj instruistoj estis Gábor Zsámbéki, László Gálffi, István Iglódi, Piroska Molnár, Tamás Ascher, Gábor Székely (reĝisoro). Post la diplomo ŝi aliĝis al trupo de Teatro Katona József. Ŝi debutis kiel reĝisoro en 2004. En 2007 ŝi debutis kiel fotisto en memstara ekspozicio. Ekde 2011 ŝi estas asistanto en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝi ricevis teatrajn premiojn inter 1997-2017.
Elektitaj teatraj roloj
- Zoltán Egressy (verkisto): Portugál - Masni (jam 300-foje en 2010)
- William Shakespeare: Szeget szeggel - sekretariino
- István Örkény: Kulcskeresők - Katinka
- Oscar Wilde: Bunbury - Gwendolen (en Teatro József Attila)
- Ferenc Molnár: Liliom - Marika (en Nova Teatro (Budapeŝto))
Elektitaj filmaj roloj
- Portugál (filma versio) (1999)
- Víkend (2013)
Elektitaj reĝisoraĵoj
- Lajos Parti Nagy: Ibusár
- Niel Simon - Cy Coleman - Dorothy Fields: Sweet Charity (muzikalo)