Rédics (rEdiĉ) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti.
Bazaj informoj
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1000
- Poŝtkodo: 8978
- Telefonprefikso: 92
Situo
Rédics situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zalaegerszeg-Lendava (la fervojo nuntempe funkcias ĝis Rédics), Lenti estas proksime.
Historio
La romianoj havis tie gravan komercan vojon. La unua mencio devenis el 1236 en formo "Rdicypotaka". La komunumo situis inter 1920-2008 laŭ la slovena landlimo kaj estis limpasejo. Poste Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Apud la grandvilaĝo pinoarbaro troviĝas.
Vilaĝservoj estas lernejo, dentokuracejo, apoteko kaj poŝto.
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.