Rábasebes [rAbaŝebeŝ] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. Sebes signifas hungare rapideta.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9327
- Telefonkodo: 96
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 100
- Koordinatoj: 47°25′60″N 17°13'60″E
Situo
Rábasebes situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo, laŭ maldekstra bordo de Rába, fine de sakovojo. Csorna troviĝas 24, Győr 51, Budapeŝto 169 kilometrojn .
Historio
La unua mencio okazis en 1263. La turkoj plene detruis la vilaĝon en 1594, poste dum pluraj jaroj ĝi ne estis loĝata. En 1953 kolĥozo formiĝis. En Rábasebes migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka
- Kastelo de Rábasebes aŭ Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.