Por samtitola artikolo vidu la paĝon Queluz (San-Paŭlio). |
Queluz | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo de Portugalio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2745 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 78 273 (2001) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 45′ N, 9° 15′ U (mapo)38.75657-9.25451Koordinatoj: 38° 45′ N, 9° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 125 m [+] | ||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Queluz [+] | |||
Queluz (portugallingva prononco: [kɛˈluʃ]) estas urbo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono Granda Lisbono, Portugalio, en la municipo Sintra, kies freguesia ĝi estas, kun ĉirkaŭ 78 273 loĝantoj (2001). Ĝi famas kiel hejmo de Nacia Palaco de Queluz, plezurpalaco de la 18-a jarcento de la Portugala Reĝa Familio, same kiel de elstaraj institucioj kiel la Portugala Lernejo de Rajdado.
Historio
La origino de la loknomo Queluz estas malklara. Ĉefa tezo, de David Lim kaj José Pedro Machado, sugestas, ke la nomo devenas el arabaj radikoj kâ (por valeto) kaj lûs (por migdalarbo), nome Valo de Migdalarbo. Alia sugesto indikus Monto de Lumo, Monte Abraão (Monto de Abrahamo), ktp.
Estas arkeologiaj restaĵoj el Ĥalkolitiko en la areo. En 1147, kiam fortoj de Afonso la 1-a de Portugalio konkeris Lisbonon, simila kampanjo al la montoj de Sintra efektive kaptis la montetojn de Queluz, metante tiun teron sub kristana kontrolo. Dekomence kaj ĝis la 18-a jarcento, la regiono estis ĉefe rura, okupita de kampardomoj, farmoj kaj kelkaj bienoj de pastroj aŭ nobeloj.
Tiam la Infanto Pedro de Braganzo (estonta reĝo Petro la 3-a de Portugalio) akiris bienon en Queluz, iam apartenanta al la Markizo de Castelo Rodrigo, kaj konstruis tie ĉasdomon. Post sia geedziĝo al la reĝino Maria la 1-a de Portugalio, la bieno estis forte ŝanĝita en rokoka plezurpalaco, nune konata kiel la Nacia Palaco Queluz. Post la translokigo de la Portugala Kortego al Queluz, dum la regado de Maria la 1-a kaj Petro la 3-a, nombraj membroj de la portugala nobelaro establis bienojn kaj palacojn en la areon, dum Sintra estis la longdaŭra retirejo de la portugala aristokrataro.
Aktualo
Nun estas diversaj vidindaĵoj, servoj kaj interesajoj en Queluz, nome la Portugala Lernejo de Rajdado, parkoj Matinha de Queluz, Parque de Salgueiro Maia, Parque de Felício Loureiro, dolmenoj Antas de Belas, Palaceto Pombal, Horloĝturo, bieno Quinta Nova da Assunção, estas gravaj teamoj de futbalo kaj korbopilko, estas tri trajnstacioj, buslinioj ktp.
En la palaco oni filmis kelkajn scenojn de la hispana filmo El perro del hortelano (1996) reĝisorita de Pilar Miró laŭ samnoma komedio de Lope de Vega.
Notoj
Bibliografio
- Ferro, Maria Inês (1999). Queluz: The Palace and Gardens (en angla). Philip Wilson Publishers Ltd. ISBN 978-1857591743.