Piteaso aŭ Pytheas de Marsejlo (malnovgreke: Πυθέας ὁ Μασσαλιώτης; naskiĝis ĉirkaŭ 380 a.K.; mortis ĉirkaŭ 310 a.K.), estis helena geografo kaj esploristo el la greka kolonio Massilia, la nuntempa Marsejlo en suda Francio).
Piteaso famiĝis interalie pro sia vojaĝo en la nordokcidento de Eŭropo. Lia vojaĝraporto Tra la oceano (Περὶ τοῦ ᾿Ωκεανοῦ, Perí tou Okeanoú) perdiĝis. Malmultaj fragmentoj de la libroj estas konataj nur pro citaĵoj de aliaj verkistoj, kiel ekzemple Strabono, Eratosteno aŭ Plinio la pli maljuna, kiu tamen parte nomis Piteason mensogulo, ĉar ili opiniis liajn vojaĝojn neeblaj. Aliaj indikoj troviĝas en la verkoj de antikvaj astronomoj, kiel Hiparko de Rodoso.
La vojaĝo de Piteaso
Piteaso veturis verŝajne ŝipe de Massalia (nun Marsejlo), trapasis la heraklajn kolonojn (Ĝibraltara Markolo), iris norden preter la marbordoj de Gaŭlio, albordiĝis en Britio kaj fine alvenis al la Ŝetlandaj Insuloj antaŭ ol pluvojaĝi pli norden, al lando nomata tiam Tuleo, kiun li ne povas trapasi.
Li revenis tra la norda maro kaj poste suden ĝis la marbordoj de la Granda Germanio, li alvenis al sukceno-riĉaj insuloj, eble la insularo de Helgoland, la insulo Sjælland aŭ la marbordoj de la Balta Maro. Li revenis finfine al Marsejlo, aŭ uzante la saman vojon aŭ laŭ la riveroj Rejno kaj Rodano.
Ĉe la plej norda punkto de lia navigado, la nokto ne daŭris pli ol du horojn, tiel Tuleo lokiĝus en Islando, en Norvegio aŭ sur la Ferooj[1]. Piteaso komprenis la influon de la luno al la tajdoj. Li kalkulis je precizeco de dek kvar minutoj la latitudon de Marsejlo pere de gnomon'.