Putim | |||
municipo | |||
Vido al la vilaĝo el ŝoseo al Ražice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Putim | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Písek | ||
Administra municipo | Písek | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Blanice | ||
Situo | Putim | ||
- alteco | 386 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 15′ 52″ N 14° 07′ 08″ O / 49.26444 °N, 14.11889 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,41 km² (1 041 ha) Putim | ||
Loĝantaro | 566 (2023) | ||
Denseco | 54,37 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Unua skribmencio | 1205 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 397 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0314 | ||
NUTS 5 | CZ0314 549801 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Putim | |||
Retpaĝo: www.putim.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Putim estas municipo en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono. Vivas ĉi tie 566 loĝantoj (2023). Ĝi situas sur la dekstra bordo de la rivero Blanice, senpere antaŭ ĝia kunfluiĝo kun la rivero Otava, 6 km sudokcidente de la distrikta urbo Písek en la supermara alto 386 m.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kestřany, Ražice, Heřmaň kaj Písek.
Historio
Teritorio de la komunumo estis priloĝata jam en la epokoj kelta, romia kaj malnovslava. La vilaĝo mem estis fondita plej verŝajne en la 11-a jarcento. La unua konservita skriba dokumento pri ekzisto de la komunumo devenas el la jaro 1205. Ĝi citas du pli malnovajn skribaĵojn - en la unua la princo Břetislav la 2-a donacis al la benediktana monaĥejo Ostrov en Davle kapelon de Sankta Petro en Putim. De la monaĥejo ekposedis la vilaĝon Putim la urbo Písek supozeble ne la 13-a jarcento.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 748 |
1880 | 831 |
1890 | 831 |
1900 | 853 |
1910 | 766 |
1921 | 781 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 763 |
1950 | 650 |
1961 | 675 |
1970 | 592 |
1980 | 537 |
1991 | 442 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 441 |
2014 | 522 |
2016 | 531 |
2017 | 524 |
2018 | 515 |
2019 | 534 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 552 |
2021 | 554 |
2022 | 547 |
2023 | 566 |
Vidindaĵoj
- preĝejo de Sankta Laŭrenco (Kostel svatého Vavřince) el la dua duono de la 13-a jarcento
- remparita malfrugotika paroĥejo, antaŭa fortikaĵo
- ŝtona ponto trans la rivero Blanice, devenanta el 1862-1864
- kamparaj domoj kun frontonoj en stilo de t.n. sudbohemia kampara baroko
- domoj sur la ĉefplaco kun unikaj pafilejaj fenestroj
- fiŝlago Podkostelní (Subpreĝeja)
Vilaĝo en ĉeĥa kulturo
Putim famiĝis danke al la romano de Jaroslav Hašek „Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito“, kiam en la 2-a ĉapitro de la dua volumo (Anabaso se Ŝvejk al Budějovice) la brava soldato estis arestita ĝuste en Putim kaj suspektata, ke li estas rusa spiono.
En Putim okazas ankaŭ la agado de romano Jan Cimbura de Jindřich Šimon Baar. Konata estas ankaŭ popola kanto „Tra pordego al Putim mi iris“.
La vilaĝo nuntempe vivas per riĉa kultura vivo. Populara estiĝis i.a. solena fiŝkaptado en la Subpreĝeja fiŝlago (ĉiujare en oktobro).