Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Puteaux (stacidomo) kaj Puteaux (Tramtransporto en Parizo). |
Puteaux | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
Arondismento | Nanterre | ||||
Kantono | Puteaux | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92062 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Joëlle Ceccaldi-Raynaud 2020-2026 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 672 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 13 690 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 14′ O (mapo)48.8841666666672.2380555555556Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 14′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 30 m [+] | ||||
Areo | 3,19 km² ( 319 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Puteaux [+] | |||||
Puteaux [pyto] estas francia urbo, situanta en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo, sur la maldekstra bordo de riverego Sejno, en la mezo de departemento Hauts-de-Seine. Ties loĝantoj nomiĝas "Putéoliens".
Geografio
Situanta sur la maldeskstra bordo de Sejno, la urbo Puteaux estas ĉirkaŭita de Courbevoie norde, Nanterre okcidente kaj Suresnes sude. Oriente, Puteaux estas ligita al Parizo per ponto de Puteaux kaj al Neuilly-sur-Seine per ponto de Neuilly (ponto sur kiu veturas vagonaroj de Linio 1 de la metroo de Parizo). Fine, la areo de tiu komunumo inkluzivas la plej grandan parton de Insulo de Puteaux, meze de Sejno.
Kvartaloj
Eblas distingi plurajn grandajn geografiajn areojn en Puteaux:
La Malsupra Puteaux, kuŝanta inter la fervojo kaj la Sejno, estas la plej malnove loĝata kvartalo. Tie troviĝas malnova preĝejo, teatro de Hauts-de-Seine, urbodomo, kaj komerca areo ĉirkaŭ la stratoj Jean Jaurès, Eichenberger kaj Chantecocq. La urbodomo estis konstruita en 1934 kaj prezentas tipan tiutempan arĥitekturon. Bulvardo Richard Wallace povus esti ekvivalento de "Avenuo de la Elizeaj Kampoj" de Puteaux. Ekzistas ankaŭ teatro en strato Henri Martin.
Oriente de la fervojo troviĝas la Supra Puteaux, kiu estas pli nova kvartalo konsistanta el pluraj rezidejoj kaj malmultekoste luataj loĝejoj (rezidejoj Les rosiers, Cartauld, Marcellin Berthelot, Bernard Palissy...). Rezidejo Lorilleux, ekzemple, estis konstruita sur la loko de eksaj inko-fabrikejoj.
Norde, apartigita de ringforma bulvardo, troviĝas kvartalo La Défense, disvolviĝinta post la fino de la 1950-aj jaroj. Tiu ĉi inkluzivas oficejojn kaj ankaŭ loĝejojn (Turo Défense 2000, Rezidejo Boieldieu...). La Défense, unu el la ĉefaj afer-kvartaloj de Eŭropo, sterniĝas je 2 trionoj sur la teritorio de Puteaux, dum la restanta triono estas partigita inter Courbevoie kaj Nanterre. Tiel, la kongresejo kaj komercejo "CNIT", la "Granda Arko de La Défense" kaj la komerca centro "Quatre Temps" troviĝas en Puteaux.
Fine, la Insulo de Puteaux, kie ne estas loĝejoj krom kelkaj barĝoj. Tie ĉi troviĝas sportaj strukturoj kiel tenisejoj, futbalejoj, gimnastikejo, naĝbaseno. Sporta komplekso "Palais des sports" malfermis en julio 2006.
Historio
La urbo estis kreita en 1148 de Abato Suger, kiu nomis ĝin Putiauz. Ĝi estis fondita de Abato Suger samtempe kun aliaj urboj de la regiono, Carrières-sur-Seine, Vaucresson kaj Villeneuve-la-Garenne kun la celo altiri popolon al tiu regiono. Tiu allogo estis des pli forta dank'al privilegioj konsentitaj de Abato Suger.
La nomo Putiauz devenus de malnovfranca vorto putel, kies signifo estas «kotejo» aŭ «marĉo» kaj verŝajne referencis al la stato de la loko kie troviĝis Puteaux antaŭ ties drenado. Sed ekzistas alia etimologio, kie la nomo Puteaux devenus de la latina puteoli, pluralo de puteolus kies signifo estas «eta puto» aŭ «akvo-truo». La nomo Puteaux ekaperis ĉirkaŭ la 16-a aŭ 17-a jarcento.
Urbestroj
La urbestroj de Puteaux ekde 1789:
- Guillaume Nezot (en 1790)
- Pierre Nezot (en 1791)
- Philippe Gault (1791-1795)
- Guillaume Nezot (1795-1800)
- Jean Saulnier (1800-1816)
- Denis Legrand (1816-1826)
- Bernard Gerhard (1826-1831)
- Pierre Langlasse (rifuzis la postenon)
- Victor Beau (en 1832)
- Guillaume Julien (1833-1840)
- Claude Pitois (1840-1847)
- Gabriel Panay (en 1848)
- Alfred Michel (1848-1851)
- Jean-Baptiste Léonard (1851-1857)
- Léon Godefroy (1857-1858) (mortis antaŭ la fino)
- Joseph Boucherot (1858-1870)
- Simon-Hyacinte Blanche (en 1870)
- Jean-Théoxene Roque de Fillol (en 1871)
- Arthur Guillaumet (1871-1872)
- Charles Lorilleux (en 1872)
- Auguste Blanche (1872-1880)
- Ernest Francillon (1881-1884)
- Charles Chenu (1884-1894)
- Charles Decroix (1894-1912)
- Lucien Voilin (1912-1925)
- Marius Jacotot (1925-1930)
- Georges Barthélémy (1930-1944)
- Firmin Aury (en aŭgusto 1944)
- Henri Buisine (aŭgusto 1944-1945)
- Jean Nennig (1945-1947)
- Roger Deniau (1947-1948)
- Georges Dardel (1948-1969)
- Charles Ceccaldi-Raynaud (1969-2004)
- Joëlle Ceccaldi-Raynaud (2004-2020) (filino de Charles Ceccaldi-Raynaud)
Famkonatuloj
- Arletty, aktorino
- Chimène Badi, kantistino
- Vincenzo Bellini, komponinto de opero Norma (mortis en Puteaux en 1835)
- Michel Blanc, aktoro
- Gérard Cousin (1961-2005), ŝoforo de kamionoj, prezentisto en radio
- Jean Davy (1911-2001), aktoro
- Michel Delpech (1946-2016), kantisto, mortis en hospitalo de Puteaux
- Nadine de Rothschild, naskiĝinta Lhopitalier
- Emmanuelle Devos, aktorino
- František Kupka, pentristo
- Léon Levavasseur, aviadisto, fondis kun Jules Gastambide en 1906 la konstruon de motoroj kaj aviadiloj Antoinette
- Charles Lorilleux, industriisto (fabrikanto de inkoj) kaj urbestro de Puteaux.
- Charles Mochet, entreprenisto, fabrikanto de "Velocar" kaj "Mochet".
- Jean-Baptiste Lully, komponisto
- Georges Milton, aktoro en muzik-halo kaj kino, kantisto kaj artisto de cirko, naskiĝinta en Puteaux en 1888.
- Giuseppe Parisio, politikologo (vivis en Puteaux de septembro 1970 al majo 1979)
- Camille Renault (1904-1984) posedis, en 1925, restoracion avenuon de la République. Amiko de Jacques Villon kaj de Grupo de Puteaux. Li forlasis la urbon en 1967.
- Henri Sannier, prezentisto en televido
- Jacques Villon, pentristo, fondinto de Grupo de Puteaux kiu kunigis Villon, Kupka, Gleizes, Metzinger, Picabia kaj Léger.
Transportoj
Komunumo de Puteaux disponas jenajn publikajn transportojn:
- La Défense kaj Esplanade de la Défense metrostacioj
- stacidomo La Défense
- Pont de Bezons al Porte de Versailles (haltejoj La Défense kaj Puteaux) de
- de Parizo Saint-Lazare al Versailles kaj Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly (stacidomo Puteaux)
- de La Défense al La Verrière
- RATP 73 93 141 144 157 158 159 174 175 176 258 276 360
- Urbaj busetoj RATP "Buséolien" (linio 1: de Cimetière Nouveau al Île de Puteaux - linio 2: de Cimetière Nouveau al Conservatoire Pressensé) - ili estas senpagaj
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|