Pusztaapáti [pustaapAti] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. Pusztaapát signifas: pusto-abato.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.763/16.6094
- Loĝantaro: 40
- Poŝtkodo: 8986
- Telefonprefikso: 92
Situo
Pusztaapáti situas en Montetaro Zala, laŭ rojo, fine de longa sakovojo. Nova troviĝas 12, Lenti 20, Zalaegerszeg 24 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1412. Supozeble iam la vilaĝo apartenis al abato. Poste la setlejo senhomiĝis, tial ricevis la epiteton "pusto". Ankaŭ nun ĝi apenaŭ estas loĝata. En Pusztaapáti migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
Komunumoj pri apát (= abato) en Hungara reĝlando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.