ISO

Municipo Purmerend

Flago de la municipo Purmerend

Blazono de municipo Purmerend

Flago de la municipo Purmerend Blazono de municipo Purmerend
Situo de la municipo Purmerend
urbo loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj loĝloko en Nederlando
Provinco Purmerend
Ĉefloko Purmerend
Areo
 - Tero
 - Akvo
24,52 km²
23,87 km²
0,65 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
79 203 (1-a de januaro 2011)
3 230 loĝ./km²
Geografia situo 52° 30′ N,  57′ O (mapo)52.54.95Koordinatoj: 52° 30′ N,  57′ O (mapo)
Purmerend (Nederlando)
Purmerend (Nederlando)
DEC
Purmerend
Purmerend

Map

Gravaj trafikaj arterioj A7
Telefona kodo 0299
Poŝtkodo 1440–1448, 1481

Purmerend estas municipo, urbo kaj historia "Alta Sinjorejo" de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2022 en la municipo vivis 81 515 loĝantoj.

Situo kaj ekonomio

Purmerend situas en la nordo de la regiono Waterland ("akvolando"), laŭlonge de la fervoja linio Amsterdamo - Hoorn - Enkhuizen. Autovojo ligas ĝin al Amsterdamo. Ĝis la urbo 2001, la urbo havis la plej grandan foiron pri agrikulture bredataj bestoj. Post besta epidemio oni tiujare ĉesis la subĉielan forion, sed en foira halo ankoraŭ malgrandkvante negocas pri ŝafoj kaj bovidoj.

En la urbo ekzistas iuj industriaj entreprenoj, interalie fabriko pri pordoj. Ekzistas multaj negocaj entreprenoj. La agrikulturo estas grava ekonomia brenĉo - aparte gravas la produktado de bova lakto kaj de fromaĝo. Krome en la urbo vivas multaj homoj kiuj havas sian laborpostenon en Amsterdamo, kaj ĉiumatene vojas al la urbego.

Historio de la urbo kaj de la Alta Sinjorejo

La loĝloko originas en la mezepoko, kiam komence temis pri malgranda fiŝista domo. En la jaro 1410 la grafo Vilhelmo la 2-a d Holando-Bavario por sia konsilanto Willem Eggert deklaris la teritorion Alta kaj Libera Sinjorejo (vrije en hoge heerlijkheid) Purmerend en Purmerland.[1] Li kajsiaj posteuloj havis la titolon HeerVrijheer van Purmerend en Purmerland resp. Purmerland en Ilpendam. En la jaro 1423 Willem Eggert konstruigis la kastelon Pumerstein. La urbo ankoraŭ nuntempe havas la blazonon de la dinastio Eggert. Sekve la Alta Sinjorejo transdoniĝis al la dinastioj Van Montfoort (1439-1481) kaj Egmont (1483). Lamoral van Egmond estis teritoria posedanto inter la jaroj 1540 kaj 1568: li konatiĝis kiel luktanto por nederlanda sendependeco de Hispanio, kaj la germanlingva verkisto Johann Wolfgang von Goethe literarture konatigis lin per la samnoma dramo "Egmont". Post kiam la dinastio Egmont juĝiĝis kulpa je perfido kontraŭ la hispanaj Habsburgoj, la kompleta posedaĵo de ili estis forprenita, kaj en 1582 la Alta Sinjorejo estis dispartigita: La urbo Purmerend kaj la loĝloko Neck estis malaligitaj el la Alta Sinjorejo, kaj aligitaj al la graflando Holando respektive al la Ŝtatoj de Holando kaj Okcdenta Frislando. La urbo iĝis parto de administra unuo Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen, kiu de tiam nomumis urbestron.

La resta teritorio Purmerland kaj Ilpendam ĝis la jaro 1610 estis same administrata fare de la Grafelijkheids Rekenkamer kaj tiam estis pluvendita.

Listo de la sinjoroj de la Alta Sinjorejo Purmerend kaj Purmerland

Willem Eggert, unua Libera Sinjoro de Purmerend kaj Purmerland (inter la jaroj 1410 kaj 1417)

Dinastio Eggert

regotemponomo
1410-1417Willem Eggert
1417-1420Jan Eggert

Dinastio Van Zijl

regotemponomo
1420-1421Gerrit van Zijl

Dinastio Vitelsbaĥoj

regotemponomo
1421-1428Jan, bastardo de Bavario

Dinastio Van Zijl

regotemponomo
1428-1439Gerrit van Zijl

Dinastio Van Montfoort

regotemponomo
1439-1448Johan la 2-a van Montfoort
1448-1459Hendrik la 4-a van Montfoort
1459-1481Johan la 3-a van Montfoort

Dinastio Van Volckesteijn

regotemponomo
1481-1483Vijt Heer van Volckesteijn

Dinastio Egmond

regotemponomo
1483-1516Johan la 3-a de Egmond
1516-1528Johan la 4-a de Egmond
1528-1541Karel la 1-a de Egmond
1541-1568Lamoral de Egmond
1568-1582Philip de Egmond

Ŝtatoj de Holando kaj Okcidenta Frislando

regotemponomo
1582-Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen

Jen iom da fotaj impresoj

Lokanoj

Eksteraj ligiloj

Notoj

Provinco Nord-Holando
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.