Purbach am Neusiedler See | |||
---|---|---|---|
la komunuma centro | |||
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • katastra loĝloko de Aŭstrio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7083 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 901 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 55′ N, 16° 42′ O (mapo)47.91472222222216.693333333333Koordinatoj: 47° 55′ N, 16° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 128 m [+] | ||
Areo | 45,84 km² (4 584 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Purbach am Neusiedler See [+] | |||
Purbach am Neusiedler See, hungare Feketeváros, estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 901 loĝantoj. La nomo Purbach signifas: pura rojo, kaj la nomo jam indikas ke la loĝloko situas borde de la lago Neusiedler See.
- Areo: 46 km²
- Alto super marnivelo: 128 m
- Loĝantaro: 2630
- Poŝtkodo: 7083
- Telefonprefikso: 0 26 83
- Aŭtokodo: EU
Situo
Purbach am Neusiedler See situas sur ebenaĵo, laŭ nordokcidenta bordo de la lago Neusiedler See (hungare nomata Fertő), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Neusiedl am See-Eisenstadt. La lasta troviĝas 18 km-ojn.
Historio
En la bronzepoko estis tie terofortikaĵo, ankaŭ romianoj loĝis tie. Proksime oni minis feron. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1271 en formo Parapah. Ankaŭ la hungaroj konstruis fortikaĵon, kiun la aŭstroj sieĝis en 1271, post 2 jaroj Przemysl Otokar detruis ĝin. En 1529, en 1532 kaj en 1647 la turkoj detruis la vilaĝon, dume en 1527 la vilaĝo ricevis foirorajton, kiu en la praktiko signifis esti kampurbo. La urbeto estis ĉirkaŭita per muro 1634, parte ankaŭ nun videblaj. En 1704 armeo de Habsburgoj venkis armeon de Francisko Rákóczi la 2-a. En 1910 loĝis en Feketeváros 1923 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Feketeváros apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio.
Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1677
- statuo pri Sankta Nikolao de 1730
- turka domo, supre kun turbana kapo el la 17-a jarcento
Famuloj
En la iama Feketeváros naskiĝis pentristo József Orient.
Eksteraj ligiloj
|