![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Punktokormorano | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax punctatus (Sparrman, 1786) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Punktokormorano aŭ Parekareka (Phalacrocorax punctatus aŭ Stictocarbo punctatus) estas specio de kormorano endemia de Novzelando. Origine klasita kiel Phalacrocorax punctatus, ĝi estas sufiĉe diferenca laŭ aspekto el la tipaj membroj de tiu genro kaj tiele ĝi estis iam lokita en separatan genron, nome Stictocarbo, kun alia simila specio, nome la Pita kormorano.
Aspekto

Kompare kun tipaj kormoranoj, la Punktokormorano estas helkolora birdo. Ties dorso estas bruneca kun punktoj (el kio devenas kaj la latina scienca nomo kaj la komuna nomo). Ties ventro estas pale blu-griza (ofte aspekte blanka), kaj la blanko pluas ĝis la flankoj de la kolo kaj de la vizaĝo (superokule), sed la gorĝo kaj la kapopinto estas malhela bluecverdaj. En reprodukta sezono, ĝi havas rimarkindan duoblan kreston: unua pli malgranda el frunto al kapopinto kaj alia pli granda super la nuko. La piedoj kaj la kruroj estas rozkolorecaj. Krome estas helblua brido inter okulo kaj bekobazo. Estas malmulta seksa dimorfismo.
Kutimaro
La Punktokormoranoj manĝas ĉe maro, ofte en grandaj aroj, kaptante sian predon el mezprofunda akvo pli ol el la fundo. Ŝajne sardinoj kaj anĉovoj estas gravaj predospecioj.
La Punktokormoranoj nestumas en kolonioj de 10-700 paroj, tiuj kolonioj estas ĝenerale troviĝantaj sur kornicoj de marbordaj klifoj (vidu foton desktre) aŭ sur rokaj insuletoj.[1] En la Suda Insulo, ili estas ĉefe observataj ĉe la Duoninsulo Banks; estas granda nestokolonio tuj sude de la urbo Christchurch. Ĉe haveno de Wellington estas granda kolonio sur roka elstaraĵo konata kiel "Shag Rock" (tufkormorana roko) ĝuste ĉe la sudokcidenta pinto de la insulo Matiu/Somes.[2] En la Golfo Hauraki estas reprodukta kolonio en la insulo Tarahiki.
Aliaj
La Punktokormorano aperis en 60-centa novzelanda poŝtmarko unufoje eldonita en 1988, en serio dediĉita al indiĝenaj birdoj.
_in_flight_2.jpg.webp)
Referencoj
- ↑ Barrie Heather kaj Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand" (revised edition), Viking, 2005
- ↑ http://notornis.osnz.org.nz/system/files/Notornis_39_4_263.pdf Arkivigite je 2013-02-20 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 6an de marto 2007
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|