- Bonvolu atenti, ke la vorto punikoj ankaŭ estas la Esperanta formo de la latina vorto poeni kaj priskribas la ŝemidajn fenicojn de norda Afriko ĉirkaŭ la antikva urboŝtato Kartago.
Granatujo, Punica granatum | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Puniko (Punica) estas malgranda genro de frukto-portantaj deciduaj arbustoj kaj arbetoj. Ĝia plej bone konata specio estas la granatujo. La alia specio de la genro, Punica protopunica, estas indiĝena planto de la insulo Sokotro; malkiel la granatujo ĝi havas rozajn (ne ruĝajn) florojn kaj fruktojn malpli grandajn kaj malpli dolĉajn. La franca kemiisto Petro Jozefo Peletiero (1788-1842) unue izolis alkaloidon kun kontraŭ-helmintaj proprecoj el la granatujo, kiu ricevis lian nomon[1].
Kvankam oni antaŭe faris por ĝi apartan familion (Punicaceae) lastatempaj filogenezaj studoj montris ke la puniko apartenas al la familio de litrumacoj, kaj ĝin tiel klasas la Angiosperm Phylogeny Group.
Vidu ankaŭ
- Petro Jozefo Peletiero (1788-1842), malkovrinto de la peletierino.
Referencoj
Literaturo
- Graham, S. A.; Thorne & Reveal (May 1998). “Validation of subfamily names in Lythraceae”, Taxon 47 (2), p. 435–436.
- Graham, S. A., Hall, J., Sytsma, K., & Shi, S. (2005). Phylogenetic analysis of the Lythraceae based on four gene regions and morphology. Int. J. Pl. Sci. 166: 995–1017.
- Little S. A.; Stockey R. A., kaj Keating, R. C. (2004). “Duabanga-like leaves from the Middle Eocene Princeton chert and comparative leaf histology of Lythraceae sensu lato”, American Journal of Botany 91, p. 1126–1139.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.