Puma | ||
---|---|---|
Puma | ||
negoco • transnacia firmao • subtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1-a de oktobro 1948 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Dassler Brothers Shoe Factory | |
Jura formo | Societas Europaea, do Eŭropa Kompanio | |
Fondita | en 1948 | |
Fondintoj | Rudolf Dassler vd | |
Sidejo | Herzogenaurach, Bavario, Germanio | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Bjørn Gulden | |
Dungitoj | 10 836 (stato: 31-a de decembro 2011) | |
Agokampo | piedvesto • sporta vestaĵo • akcesoraĵo • sporta ekipaĵo | |
ISIN-kodo | DE0006969603 | |
TTT | Oficiala retejo | |
Puma SE (Societas Europaea, do Eŭropa Kompanio), marke nomata nur Puma, estas germandevena plurnacia kompanio, kiu desegnas kaj fabrikas atletajn kaj neformalajn ŝuojn, vestaĵojn kaj akcesoraĵojn. La kompanio havas sian ĉefsidejon en Herzogenaurach, Bavario, Germanio. PUMA estas la tria plej granda sporta fabrikanto en la mondo. La kompanio estis fondita en 1948 fare de Rudolf Dassler. En 1924, Rudolf kaj lia frato Adolf ("Adi") Dassler formis kune la kompanio Gebrüder Dassler Schuhfabrik (ŝufabriko fratoj Dassler). La rilato inter la du fratoj malboniĝis ĝis la du konsentis disigi en 1948, formante du apartajn kompaniojn, Adidas kaj Puma. Ambaŭ kompanioj estas nuntempe bazitaj en Herzogenaurach, Germanio.
Pumo estis publika kompanio ekde 1986, listigita ĉe la Frankfurta Borso. Ekde la 1-a de julio 2013, la kompanio estis gvidata fare de iama futbala profesiulo Bjørn Gulden.
Laŭ la stato de 2017, Puma SE havas pli ol 13 000 dungitojn kaj distribuas siajn produktojn en pli ol 120 landoj.
Post la disigo de sia frato, Rudolf Dassler origine registris la novan establitan kompanion kiel Ruda laŭ la komencaj silaboj de sia persona kaj familia nomoj, sed poste ŝanĝis la nomon al Puma. La plej frua emblemo de Puma konsistis el kvadrato kaj besto saltante tra D, kiu estis registrita, kune kun la nomo de la kompanio, en 1948. La dezajno de ŝuoj kaj vestaĵoj de Puma nun prezentas la emblemon de pumo kaj specifan ondan strion kiu estis enkondukita en 1958.