Pulio | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | rado • pulio vd | |
Pulio estas mekanika organo en formo de rado, kiu uziĝas por transmisio de movoj. Ĝi uziĝas kun rimeno, ŝnuro, kablo, ĉeno k.s., la formo de la puli-rando estante adaptita laŭ tiu uzo.
Laŭ Francisko Azorín pulio estas Rado, perimetre kanelita, rulebla sur sia akso.[1] Li indikas etimologion el la greka polos (akso) kaj de tie la latina trochlea. Kaj li aldonas la terminon puliaro por sistema akordigita aro da pulioj.[2]
Ĉefaj uzoj
La tri ĉefaj uzoj de pulioj estas por:
1. Transmisio de rotacia movo al alia rotacia movo
En tiu aplikado la sistemo postulas minimume
Krome, ofte troviĝas
| |
Por ke la sistemo funkciu kiel eble plej bone, nome ke ĝi havu bonan efikecon (rendimenton) la rimeno kiel eble malplej glitu sur la randoj de la pulioj. Tiucele, oni elektu taŭgajn materialojn (kiuj havas kiel eble plej grandan frot-koeficienton) aŭ uzante formon kiuj pligrandigas la kontakt-surfacon inter rimeno kaj pulio (trapezsekcia aŭ rondsekcia rimeno kun samforma gorĝo ĉe la rando de pulio (3a) (3b)), aŭ kreante obstaklojn (dentpulioj por ĉeno aŭ dentrimeno = sinkrona rimeno (2a)=simpla, (3a)= kun vangoj) |
- Ĉefa motor akso, kun pulioj en malnova uzino.
- Tre konata sistemo ĉen-pulio/ĉeno por duradaj veturoj.
2. Transmisio de cirkla movo al linia translata movo
Ekzemploj: Transporta bendo, skilifto
(En preparado)
3. Transmisio de linia translata movo al alia linia translata movo
(En preparado)
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 174.
- ↑ Azorín, samloke.