Puerto Vallarta | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
municipo de Meksiko | ||||
|
| |||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Jalisco | |||
Regiono | Costa Norte | |||
Poŝtkodo | 48260−48399 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 220 368 | |||
Loĝdenso | 429 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 20°37′N 105°14′U / 20.617°N, 105.233°U (mapo) | |||
Alto | 40 m | |||
Areo | 1300,67 km² | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Puerto Vallarta Municipality [+] | ||||
Puerto Vallarta estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Puerto Vallarta, kiu estas tre grava turisma urbo de Meksiko. Aliaj gravaj loĝlokoj estas El Pitillal, Las Juntas, Ixtapa, Las Palmas, Boca de Mismaloya, Boca de Tomatlán, El Cantón, El Jorullo, El Ranchito, La Desembocada, Las Mojoneras, El Colorado, Palmitas de Cacao, Playa Grande, Santa Cruz de Quelitán kaj Tebelchía. Aliaj lokoj havas nur etan signifon. Entute estas 91 loĝlokoj en la komunumo. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 067.
Geografio
Puerto Vallarta apartenas al la regiono Costa Norte kiu situas en la okcidenta parto de la subŝtato. Ĉiuj komunumoj en tiu regiono limas al la pacifika oceano. Al tiu regiono apartenas nur 3 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 220368 loĝantojn. El tiuj estis 110007 viroj kaj 110361 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1300,67 km². La meza alteco estas 40 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 25 C. En la komunumo estas 1417.00 mm da precipitaĵo jare.
Sociogeografio
En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 47577 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 45673 scipovis legi kaj skribi kaj 1744 viroj estis analfabetoj. Do 3.67 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 48047 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 45748 sciis legi kaj skribi kaj 2146 virinoj estis analfabetoj. Do 4,47 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Puerto Vallarta vivis 130657 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 955 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,731 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
- Puerto Vallarta Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)