Puente de Montañana | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22584 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 0° 42′ O (mapo)42.1511111111110.69472222222223Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 528 m [+] | ||
Areo | 48,55689 km² (48 55. 689 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puente de Montañana [+] | |||
Puente de Montañana [PŬENte demontaNJAna] (Pont de Montanyana en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Noguera Ribagorzana kiu trapasas la teritorion de nordo suden.
Ĝi limas norde kun Arén, okcidente kun Monesma y Cajigar, sude kun Viacamp y Litera kaj oriente kun Katalunio. Oni parolas variaĵon de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Colls, Montañana, Mora de Montañana, Puente de Montañana (municipa ĉefurbo) kaj Torre de Baró.
La klimato estas malvarma, nome montara.
La loĝloko Puente de Montañana mem kiel sidejo de la municipo (528 msm)[2] estas je 115 km oriente de Huesca. La vilaĝo mem estas borde de la limo inter Aragono kaj Katalunio kun eĉ kelkaj areoj ene de Katalunio. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-230 okcidente kun Viacamp y Litera kaj kun Benabarre kaj norde kun fora Francio; oriente estas la provinco Ilerdo, kie montara ŝoseo C-133 kondukas al Tremp.
Historio
Montañana aperas menciita en historia dokumentaro kiel Montannana, Montaniana kaj Montagana.[3] La plej frua informo pri Montañana estas de la jaro 987 en Cartulario de la monaĥejo de Alaón kiel castrum de Montagnana; ties lokanoj estis protektitaj de la militordeno de hospitalanoj disde atakoj de islamanoj estritaj de Abd al-Málik.
Ekde 1834 Montañana estis ĉefurbo de la municipo, sed pro aparteco kaj la rura elmigrado de la 1960-aj jaroj, la municipa sidejo estis translokigita al Puente de Montañana kaj la loko ekdekadencis kun risko por la mezepoka kerno, kiu estis deklarita histori-arta komplekso en 1984.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Puente de Montañana kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 94 loĝantoj (2022).[4]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj fakte en Montañana:
- La urba kerno.
- Romanika preĝejo de Sankta Maria.
- Ermitejo de Sankta Johano.
- Gvatoturo
- Naturaj lokoj.
Bildoj
- Romanika pordego de la preĝejo de Montañana.
- Ermitejo de Sankta Johano.
- Ermitejo de Sankta Johano; fone gvatoturo maldekstre kaj Montañana dekstre.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ Ubieto, A. Toponimia aragonesa medieval. Valencia, 1972, p. 137.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puente de Montañana en la hispana Vikipedio.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montañana en la hispana Vikipedio.