Publikiga Etika Komitato | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo • karitata organizaĵo | ||
Komenco | 1997 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
La Komitato pri Publikiga Etiko (KPE, angle Committee on Publication Ethics, akronime COPE) estas neprofitcela organizaĵo kies misio estas difini plej bonajn praktikojn en la etiko de scienca eldonado kaj helpi redaktistojn kaj eldonistojn atingi ilin. KPE celas disponigi helpajn gvidliniojn por diversaj aspektoj de etika eldonado, preni gvidan rolon en la kampo de publikiga etiko kaj disponigi neŭtralan voĉon en aktualaj debatoj [1]. Kvankam la gvidlinioj por etika eldonado evoluigitaj fare de KPE estas direktitaj ĉefe al redaktistoj en eldonejoj, la publikigitaj iloj estas utiligitaj ne nur fare de eldonistoj kaj redaktistoj [2], sed ankaŭ kiel bazo por la trejnado de studentoj aŭ ĝenerale rekomendita por referenco [3].
Historio
KPE estis fondita en 1997 fare de redaktistoj de diversaj britaj medicinaj ĵurnaloj post kiam ili estis alfrontitaj kun pluraj kazoj de scienca miskonduto (ekz. falsitaj datenoj en klinikaj provoj). Ili nomis tion speco de memhelpa grupo ĉar, laŭ ilia opinio, la oficialaj aŭtoritatoj ne adekvate prilaboris la koncernajn kazojn. La celo estis krei interŝanĝan ŝancon por redaktistoj por povi diskuti anonimajn suspektatajn kazojn. La kunvenoj okazis trimonate. La unua gvidisto pri "Good Publication Practice" estis publikigita en 1999.
Ĉar membreco pliiĝis, reprezenta korpo estis elektita en 2000 kaj en 2008 KPE estis aligita kiel UR-bonfarado. Tra la jaroj, multaj paŝo-post-paŝaj instrukcioj estis ellaboritaj surbaze de la spertoj en la diskutgrupoj, kiuj traktas tre malsamajn eldonajn etikajn problemojn [4].
KPE disponigas forumon por redaktistoj kaj verkistoj de sciencaj revioj por diskuti temojn rilatigantajn al la integreco de ilia laboro. Ekzemploj inkluzivas konfliktojn de intereso, subaĉeton, maletikan eksperimentadon kaj fabrikadon de indico.
Temoj
KPE konsilas redaktistojn kaj eldonistojn pri ĉiuj aspektoj de publikiga etiko kaj precipe pri kiel trakti kazojn de miskonduto en esplorado kaj sciencaj publikaĵoj. KPE ne mem esploras individuajn kazojn, sed instigas redaktistojn certigi, ke tiuj estas esploritaj de la koncernaj aŭtoritatoj (kutime esplorinstitucio). Ĝis nun, gvidlinioj [5] estis publikigitaj pri la sekvaj temoj (elekto):
Referencoj
- ↑ COPE:Our mission
- ↑ Compliance with best practice guidelines on publication ethics: Where does Pharmactuel stand? A case study
- ↑ Peter A. Clark: Bioethics: Medical, Ethical and Legal Perspectives. IntechOpen 2016. ISBN 978-953-512-847-2.
- ↑ publicationethics.org
- ↑ COPE Guidelines are formal COPE policy and are intended to advise editors and publishers on expected publication ethics practices publicationethics.org.
- ↑ Principles of Transparency and Best Practice in Scholarly Publishing
- ↑ Retraction guidelines https://doi.org/10.24318/cope.2019.1.4
- ↑ Guidelines: editing peer reviews (PDF) doi:10.24318/AoZQIusn
- ↑ COPE: Guidelines for managing the relationships between society owned journals, their society, and publishers