Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ptilogonatedoj
Phainopepla nitens
Phainopepla nitens
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Aves
Ordo: Passeriformes
Familio: Ptilogonatidae
Aliaj Vikimediaj projektoj

La Ptilogonatedoj (Ptilogonatidae) estas malgranda familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeroformes). Ili troviĝas precipe en Centra Ameriko, kvankam la troviĝejo de unu specio, la Brila fajnopeplo (Phainopepla nitens), etendiĝas al la sudokcidenta Usono.

Ili estas parencaj kun Bombiciledoj, kaj simile al tiu familio ili havas molan, silkan plumaron, kutime grizan aŭ pale flavan. Ili havas malgrandan kreston.

Tiuj birdoj manĝas fruktojn aŭ insektojn, kaj la Fajnopeplo estas precipe dependa de la Dezerta visko (Phoradendron californicum).

Ili loĝas en diversaj tipoj de arbara pejzaĝo (duondezerta kun arboj por la Fajnopeploj) kaj ili nestas en arboj.

Tiun familion oni antaŭe kunprenis kun la Bombiciloj (Bombicillae) kaj la Hipokolioj (Hypokolius) en la familio Bombiciledoj (Bombicillidae).

Genroj kai Specioj

  • Fajnoptilo (Phainoptila)
    • Nigraflava fajnoptilo (Phainoptila melanoxantha), ankaŭ: Nigraflava ptilogonato
  • Ptilogonato (Ptilogonys)
    • Cindra ptilogonato (Ptilogonys cinereus)
    • Vosta ptilogonato (Ptilogonys caudatus)
  • Fajnopeplo (Phainopepla)
    • Brila fajnopeplo (Phainopepla nitens), ankaŭ: Nigra ptilogonato
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.