Kolumbarbulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Psilopogon pyrolophus (Müller,S, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kolumbarbulo (Psilopogon pyrolophus) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas iliajn fortikajn bekojn. Tiu ĉi specio estas monotipa (ununura specio) ene de la genro Psilopogon.
Temas pri birdo ĝenerale verdeca, pli hela kaj flaveca en brusto kaj ventro ol en pli malhelverdaj flugiloj, dorso, femuroj kaj vosto. Ili montras ege rimarkindan buntan kapon kun multaj diverskoloraj partoj, nome nigreca kolumo el la supra brusto al la nuko, kio nomigas la specion. Sur ĝi antaŭe estas mallarĝa flava gorĝostrio kiu markas la helverdan mentonon kaj la helgrizajn vangojn. Ĉirkaŭ la okuloj estas ĝis naŭ diferenckoloraj partoj, kiuj vere buntigas tiun parton: nome la nigreca nukoparto de la kolumo sekvas antaŭen al la frunto, sed tiu sekvo interrompiĝas inter la frunto kaj la krono per horizontala helgriza strio kiu iras de helverda brovo al la kontraŭa. La nigra areo de la frunto sekvas suben inter la beko kaj la okuloj ĉirkaŭante la bekobazon; krome ĉirkaŭ la malhelgrenatkolora okuliriso estas grizeca okulringo kie elstaras flava marko supre kaj blanka marko sube. La kruroj estas grizecaj kaj la beko eburkolora, sed kun griza ringo en la duono kaj montrante klare la bridoplumojn.
Tiu ĉi specio troviĝas en Indonezio, Malajzio kaj Tajlando. Ilia natura habitato estas la subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.
Literaturo
- BirdLife International 2004. Psilopogon pyrolophus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a de julio 2007.
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube