Psilocibino

Psilocibino estas psikedelo en psilociboj, kun psilocino. La homa korpo konvertas psilocibinon al psilocino.

Psilocibinaj fungoj, uzataj kiel drogoj, enhavas psilobinon.

La Projekto Psilocibino de Harvardo estis serio de eksperimentoj en psikologio kondukitaj de D-ro. Timothy Leary kaj D-ro. Richard Alpert.

La Eksperimento ĉe la Malliberejo Konkordo estis skizita kaj plenumita por taksi ĉu la spertoj produktitaj de la psikoaktiva drogo psilocibino, derivita de psilocibina fungo, kombinitaj kun psikoterapio, povus inspiri malliberulojn lasi siajn kontraŭsociajn vivmanierojn post kiam ili estis liberigitaj.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.