Alaŭdoparuo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pseudopodoces humilis (Hume, 1871) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Alaŭdoparuo aŭ Grundoparuo (Pseudopodoces humilis), konata ankaŭ kiel Grundogarolo, Tibeta grundoparuo kaj Tibeta grundogarolo kaj “dej-dej” en tibeta, estas birdo de la familio de Paruedoj simila al Alaŭdoj. Ĝi estas simila laŭformo al la nerilata genro Podoces sed ĝi estas multe pli malgranda, ĉirkaŭ grando de Hejmpasero.
Aspekto
Ĝi estas 19 cm longa kaj 45 g peza birdo, grizecokra aŭ sablobruna kun milda plumaro. La supraj partoj estas pli brunaj kun la centraj vostoplumoj kaj flugilplumoj eĉ pli malhelaj; La supra kapo estas bruna kontraste kun la helgriza vizaĝo kaj estas nigreca brido el beko al okulo kaj hela nukomakulo, ĉio kiel spuro de paruedoj. La beko tamen estas nigra, pli longa, fortika kaj iome subenkurbeca; ankaŭ la gamboj estas nigraj, kaj longaj por rapidiri surgrunde. La flugo de tiu birdo ne estas forta kaj preferas flugi malalte supergrunde prefere al kuri aŭ salti rapide kion ili ĉiukaze faras se oni alproksimiĝas.
La specio
Tiu orientalisa kaj palearktisa specio estis nur ĵus translokigita, sur bazo de analizoj de DNA kaj de kompara osteologio, el la familio de Korvedoj al la familio de Paruedoj. Tiuj studoj krome sugestas, ke la Granda paruo (Parus major) probable estas sia plej proksima parenco. Ĝi estas la ununura specio en la genro Pseudopodoces.
Ili loĝas el nordokcidenta Siĉuano en Ĉinio okcidenten al Tibeto en malferma kamparo de herba stepo aŭ foje en aridaj regionoj kun etaj disaj arbustoj de altaj teroj (4,000 al 5,000 m) de norda Himalajo en Barato, Nepalo kaj Tibeto. Ili evitas tiujn zonojn kiuj havas densan vegetaĵaron, ĉefe arboj, kio diferencigas ilin el la resto de Paruedoj. Ili estas loĝantaj birdoj.
Kutimoj
Ili nutras sin surgrunde, kio diferencigas ilin el la resto de Paruedoj kaj nomigas la specion. Tio inkludas ampleksan gamon de insektoj kaj ĉefe skaraboj kaptataj per plukado en fekaĵoj de sovaĝaj gruntbovoj kaj renversado. Ili serĉas ankaŭ en rokofendoj kaj truoj engrundaj serĉe de nutrado. Kiam ili estas minacataj, ili rapidas suben al plej proksima truo (maloftega kutimo ĉe birdoj) ĝis kiam la danĝero foriras, kutime de rabobirdo.
La nesto estas ankaŭ malkutime en tunelo kiun la propraj birdoj elfosas. Ĝi estas kutime elfosata horizontale en riverbordo aŭ termuro kaj povas atingi profundon de ĝis 1.8 m.[1] La nesto estas lokita en fino de eta ĉambreto kaj konsistas kutime el lano sur herbotavolo. La ino demetas 4–6 blankajn ovojn kaj la idoj restas kun la gepatroj iom post eloviĝo.
Krom nestojn, la Alaŭdoparuo elfosas ankaŭ ripoztruojn por uzi ilin dum la plej malvarmaj monatoj vintraj.[1]
La voĉo estis priskribita kiel plendema fajfado, ĉiip-ĉiip-ĉiip-ĉiip kaj ili faras ankaŭ dusilaban alvokon kiel de Fringo.
Referencoj
- 1 2 (2009) “Burrow use by Tibetan Ground Tits Pseudopodoces humilis: coping with life at high altitudes”, Ibis 151 (2), p. 321 – 331. doi:10.1111/j.1474-919X.2009.00913.x.
Literaturo
- En la angla pri tiu specio
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
- James, H. F. et al. (2003). Pseudopodoces humilis, a misclassified terrestrial tit (Paridae) of the Tibetan Plateau: evolutionary consequences of shifting adaptive zones. Ibis 145: 185–202. pdf file Arkivigite je 2006-09-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- BirdLife International (2004). Pseudopodoces humilis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Cyberbirding - Bildoj de Hume's kaj de ties habitato Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine