Pseŭdantio (greka: falsa floro, aŭ ŝajnfloro) estas speciala formo de infloresko, en kiu pluraj floroj kuniĝas en granda ŝajnfloro, en t.n. blumo. La unuopaj floroj estas plej ofte malgrandaj kaj forte reduktitaj. La bazo de pseŭdantio estas verticilo de brakteoj. La braktearo sub floroj nomiĝas involukro . Tiu involukro subtenas kaj envolvas aron de unuopaj floroj, kiu ekas pli aŭ malpli konuson sur la tigo.
Pseŭdantioj precipe aperas ĉe la plantfamilio Asteracoj. La unuopaj floroj en la centro de la pseŭdantio ne havas petaloj. Randaj floroj havas po unu petalo, kiu direktiĝas eksteren.
- pseŭdantio de beliso (Bellis perennis) de la dorsa flanko: kunkreskinta brakteoj formas telerforman involukron
- kversekcio tra pseŭdantio de Bellis perennis kun la unuopaj floretoj
- pseŭdantio de Dorstenia hildebrandtii kun radiformaj brakteoj
- pseŭdantio de la azia kornuso (Cornus kousa) kun kvar petalsimilaj brakteoj.
Pseŭdantioj troviĝas en jenaj plantfamilioj.
- Centrolepidaceae
- Apiacoj
- Saŭruracoj
- Asteracoj Ĉe tiu plantfamilio oni povas nomi la pseŭdantio „korbeto“
- Kampanulacoj
- kornusacoj (Cornaceae)
- Cercidifilacoj (Cercidiphyllaceae)
- Dipsakacoj (Dipsacaceae)
- Morusacoj (Moraceae), ĉe tiu plantfamilio la pseŭdantio estas nomata "Hypanthodium" .
- Rubiacoj (Rubiaceae)
- Ciperacoj (Cyperaceae)
- Proteacoj (Proteaceae)
- Poacoj (Poaceae)
- Triuridaceae
- Eŭforbiacoj (Euphorbiaceae), la speciala pseŭdantio estas nomata ciato (Cyathium)
- Hamamelidacoj (Hamamelidaceae)
Literaturo
- Peter Leins, Claudia Erbar: Blüte und Frucht, Morphologie, Entwicklungsgeschichte, Phylogenie, Funktion und Ökologie, 2., neubearbeitete Auflage, Schweizerbart, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-510-66046-9.
- Regine Classen-Bockhoff: Pattern analysis in pseudanthia, Plant Systematics and Evolution 171(1-4): 57-88, 2005
- D. Sokoloff, P. J. Rudall & M. Remizowa: Flower-like terminal structures in racemose inflorescences: a tool in morphogenetic and evolutionary research, Journal of Experimental Botany 57(13): 3517–3530, 2006
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.