Por samtitola artikolo vidu la paĝon Psamato. |
Psamato | |
Natura satelito de Neptuno (X) | |
natura satelito de Neptuno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Neptuno X[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 N 1. |
Nomita laŭ | Psamathe vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro | 29-a de aŭgusto 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 46 695 000 km[2] |
Discentreco | 0,450[2] |
Klinangulo | 137,4°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 9 117 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 38 km vd |
Maso - Denso |
~ 4,3 × 1016 kg 1,5 × 103 kg/m3 |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ ? |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25,6 |
Psamato estas neregula satelito de Neptuno, kun retrograda orbito.
Malkovro
La 29-a de aŭgusto 2003, Scott S. Sheppard kaj teamo da astronomoj malkovris ĝin per la teleskopo Subaru de la observatorio de Mauna Kea[3]. Ĝi tiam ricevis la maldauran nomon S/2003 N 1.
Nomo
Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Psamato[4] (greke: Ψαμάθη, Psamate), unu el la kvindek nereidinoj, filinoj de Nereo kaj Doriso en la helena mitologio.
Orbito
Psamato estas la dua plej ekstera satelito de Neptuno, post Nezo, kaj eĉ estas la dua plej ekstera natura satelito nun konata en la sunsistemo.
La proksimeco de ĝia orbito kun tiu de Nezo sugestas ke ambaŭ lunoj havus komunan devenon, Psamato kaj Nezo estus partoj de pli granda korpo diserigita.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 Neptunian Satellite Fact Sheet kaj Neptune' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 8193: C/2002 CE_10; Sats OF NEPTUNE (angle)
- ↑ IAUC 8802: P/2006 XG_16; Sats OF NEPTUNE; C/2006 P1 (angle)
Eksteraj ligiloj
- pole Psamato, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
- angle Psamato (angla versio)
- angle Nova satelito de Neptuno S/2003 N1
- angle Psamato, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2014-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- france La malgrandaj satelitoj de Neptuno Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- france Psamato, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La eksteraj neptunlunoj (el "Projekto Luno")
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.