Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pruno kaj prunarbo

Biologia klasado
Familio: Rozacoj (Rosaceae)
Subfamilio: Spiraeoideae (klasike: Amygdaloideae)
Tribo: (Amygdaleae)
Genro: Prunuso[1]
Specio: Pruno
Prunus domestica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Frukto pruno

Prunarbo (Prunus domestica) estas konata arbo el genro de prunusoj. Frukto de la prunarbo estas pruno. Tio estas drupo de blua preskaŭ viola koloro, milde dolĉeta gusto. La fruktojn oni konsumas krudajn, konservitajn per frostigado aŭ kompotitaj, oni produktas el ili povidlojn, plenigas per ili fruktajn knedlikojn, buĥtojn kaj kukojn, ili sekiĝas aŭ oni produktas el ili prunbrandon.

freŝe rikoltitaj Reine Claude Verte
Prunus domestica subsp. italica floroj

Aspekto

La nobla pruno ne havas sendorna arbo. La branĉetoj perdas la foliojn en la unua kaj dua jaroj. La kvin petalo longas 0,8 ĝis 1,0 cm kaj estas blankaj. La drupo havas perimetron de 3 ĝis 5 cm, La fruktoj estas verde flavaj, aŭ bluaj respektive bluaj. La fruktkarno estas suka.

Sistematiko

Oni distingas en Mezeŭropo du kultivarajn grupojn:

  • Prunus domestica var. subrotunda (BECHST.) WERNECK – vera nobla pruno: La fruktoj estas globaj, malhelruĝaj ĝis nigra. La fruktkarno estas dolĉeta. Jenaj kultivaroj apartenas al tiu grupo 'Blaue Berliner Aprikosenpflaume', 'Bunter Perdrigon', 'Frühe Königspflaume', 'Gr. Blaue Frühe', 'Pfirsichpflaume' ('Herrenpflaume'), 'Kirkes', 'Ontariopflaume', 'Prokurator' kaj 'Weinpflaume'.[2]
  • Prunus domestica var. claudiana (Poiret) Gams – Reneklodo[3] La fruktoj ankaŭ estas globaj kaj flave verdaj. La fruktkarno estas relative dolĉa. Jenaj varioj apartenas al la renklodo 'Graf Althanns Reneklode' 'Bavays Reneclode', 'Boddarts Reneclode', 'Große Grüne Reneklode', 'Meroldts Reneclode', 'Oullins Reneklode' kaj 'Uhinks Reneklode'.[2][4] [5].

Subspecioj

  • La nobla pruno (Prunus domestica subsp. italica) estas subspecio de pruno (Prunus domestica) kun globaj fruktoj. Ili estas la speciaj grupoj kun bluaj aŭ malhelbluaj noblaj prunoj kaj la flavaj aŭ vere flavaj renklodoj. Tiuj arboj estas uzataj en Meza kaj Sudeŭropo repektive Azio..[2]

Referencoj

  1. NPIV, 2002, paĝo 932
  2. 1 2 3 Hildemar Scholz, Ilse Scholz: Prunus. In: Hans. J. Conert u. a. (Hrsg.): Gustav Hegi. Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band 4 Teil 2B: Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (3). Rosaceae 2. Blackwell 1995, ISBN 3-8263-2533-8.
  3. Atlas zur deutschen Alltagssprache Arkivigite je 2013-04-30 per la retarkivo Wayback Machine, Universität Augsburg
  4. Vorschau bei der Google-Buchsuche
  5. Erhard Gorys: Das neue Küchenlexikon. 11. Auflage. dtv, München 2007, ISBN 978-3-423-36245-0.
  6. NPIV, 2002, paĝo 745

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.