Prujno estas kristala, neĝa precipitaĵo, kiu aperas, se la rosopunkto troviĝas sub la frostopunkto. Ĝi kovras teron, plantojn, tegmentojn kaj elstaraĵojn.
Ofte oni opinias, ke prujno estus glaciiĝinta roso aŭ nebulo; tiu solidiĝinta precipitaĵo el la atmosfero ne havas apartan nomon en Esperanto. La prujnon oni do distingu de frostiĝinta roso (kiu aperas, kiam la rosopunkto troviĝas super la frostopunkto kaj la plua malvarmiĝo okazas poste). Krome ekzistas pliaj specoj de glaciaj kovraĵoj sur objektoj, kiu estiĝas pro vento.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.