Provo | |||||
---|---|---|---|---|---|
City | |||||
Provo | |||||
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo | |||||
| |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Ŝtato | Utaho | ||||
Kantono | Utah County | ||||
Fondita | 1849 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 84601-84606 | ||||
Telefonkodo | 801 | ||||
Kodo laŭ Fips | 49-62470 | ||||
Kodo laŭ Gnis | 1444661 | ||||
Retpaĝaro | www.provo.org | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | John R. Curtis | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 117 592 (2007) | ||||
Loĝdenso | 1 007 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 15′ N, 111° 40′ U (mapo)40.244444444444-111.66083333333Koordinatoj: 40° 15′ N, 111° 40′ U (mapo) | ||||
Alto | 1 387 m | ||||
Areo | 108,2 km² (10 820 ha) | ||||
Horzono | UTC-7 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Provo, Utah [+] | |||||
Provo, ankaŭ angle estas grandurbo en Usono, en subŝtato Utaho, en Kantono Utah. Ĝi estas administra centro de la kantono. En la urbego privata universitato Brigham Young funkcias, kiu estas funkciigita fare de Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 40° 14′ N 111° 39′ U / 40.233 °N, 111.650 °U (mapo)
- Areo: 114 km²
- Loĝantaro: 112.488 (en 2010)
- Supermara alteco: 1387 m
- Horzono: UTC-7h (en somero UTC-6h)
- Poŝtkodoj: 84601-84606
- Telefonkodoj: 385, 801
Geografio
Provo situas sur montaro en meza parto de Usono, en meza (iomete norda) parto de Utaho ĉe Lago Utah. Sallagurbo troviĝas 69 km.
Historio
Hispana franciskana misiisto estis la unua eŭropano en tiu loko en 1776. Mormonaj familioj konstruis fortikaĵon en 1849. En la sekva jaro ĝi urbiĝis. La urbeto estis nomita pri franca ĉasisto Étienne Provost, kiu alvenis tien en 1825.
Trafiko
El Provo kuras aŭtovojoj al Sallagurbo kaj Nevado, trajnoj kuras al la samaj direktoj kaj al Koloradio. La urbego havas municipan flughavenon.
Klimato
En Provo la averaĝa temperaturo varias inter 4-19 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 34 °C, rekorde 42 °C. La malvarmo kulminas en decembro kun rekordo -34 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 501 mm. En ĉiuj monatoj falas precipitaĵoj.
Ĝemelurboj
Vidindaĵoj
- Provo City Library
- templo kaj trejna bazo de Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de WikiTrans el la angla Vikipedio