Ekde la jaro 1999, la ŝtato Bulgario dividiĝas en 28 administrajn unuojn. Ili bulgare nomatas "области", oblasti; singulare "област", oblast. Tiu vorto de administra unuo, kutima ankaŭ en la ŝtata divido de Rusio, Belorusio, Ukrainio kaj Kirgizio, priskribiĝas en la paĝo "oblast". Ne jam regas unueco, kiel traduki la vorton al ne-slavaj lingvoj - eĉ en vikipedio ekzemple en la angla lingvo la unuoj de Bulgario jen nomatas "province" en artikolaj titoloj, kaj "district" en kategorionomoj de la vikimedia komunejo, sed baze ili angle nomatas oblast. Provizore, sekve de la lingvouzo pri Rusio, transprenita ankaŭ al Ukrainio, en la esperantlingvaj artikoloj uziĝas la traduko "provinco".

La "oblast"oj de la jaro 1999 pli-malpli korespondas al la 28 "okrug"oj (distriktoj) kiuj en Bulgario ekzistis antaŭ la jaro 1987. Inter la jaroj 1987 kaj 1999, laŭ iniciato de la komunista administrado de la tiama ŝtatestro Todor Ĵivkov, la "okrug"oj estis kunigitaj al naŭ pli larĝaj "oblast"oj (pri tio legu sube), sed en 1999 denove disigitaj.

Ĉiu "oblast"o estas nomata laŭ la urbo de sia centra administrejo. Speciala kazo estas la nacia ĉefurbo: la urbo Sofio konsistigas urban provincon, kaj la ĉirkaŭaĵo norde, oriente kaj sude de la urbo aldone konsistigas Sofian Provincon nomata laŭ la proksima nacia ĉefurbo, kvankam la urbo Sofio - kie situas la administrejo de la Sofia Provinco - ne estas parto de la teritorio de tiu provinco.

La provincoj plue dividiĝas en sume 260 komunumojn ("община", obŝtina).

provinco loĝantaro (2005) kresko de loĝantaro (2004/2005) areo (km²) loĝdenso (/km²) komunumoj
Blagoevgrad334,907-0.8%6,47851.7014
Burgas418,925-0.2%7,61855.0013
Dobriĉ206,893-0.8%4,70044.028
Gabrovo135,780-1.2%2,05366.964
Ĥaskovo268,335-0.7%4,03366.5311
Jambol147,906-1.1%4,20935.145
Karĝali159,878-0.7%4,03239.656
Kjustendil154,468-1.2%3,02751.039
Loveĉ159,214-1.3%4,13438.998
Montana166,775-2.0%3,59547.3511
Pazarĝik300,092-1.0%4,39368.3111
Pernik142,251-1.3%2,37759.846
Pleven305,025-1.5%4,21673.6411
Plovdiv707,570-0.2%5,97311818
Razgrad140,743-1.0%2,64853.157
Ruse256,835-0.7%2,61699.078
Silistra135,701-1.3%2,86247.417
Sliven211,005-1.0%3,64647.414
Smoljan133,015-1.5%3,53237.6610
urbo Sofio1,231,622+1.0%1,34991324
Sofia provinco262,032-1.1%7,27736.0122
Stara Zagora362,090-0.5%4,95973.0211
Ŝumen199,577-0.6%3,36559.3110
Targoviŝte136,806-1.0%2,73550.025
Varna457,922-0.1%3,81912012
Veliko Tarnovo283,599-0.5%4,68460.9910
Vidin117,809-2.0%3,07139.1111
Vraca209,124-1.7%4,09851.8910

NUTS3-kodoj de la administraj unuoj de Bulgario

La kodoj de normo NUTS atribuiĝis laŭ administra ordigo de la Eŭropa Unio, aparte de la institucio Eurostat: (vidu sube pri la normo ISO 3166-2)

la aktualaj NUTS-kodoj de la administraj unuoj (laŭ stato de 2012)
kodoadministra unuo
BG413 provinco Blagoevgrad
BG341 provinco Burgas
BG332 provinco Dobriĉ
BG322 provinco Gabrovo
BG422 provinco Ĥaskovo
BG343 provinco Jambol
BG425 provinco Karĝali
BG415 provinco Kjustendil
BG315 provinco Loveĉ
BG312 provinco Montana
BG423 provinco Pazarĝik
BG414 provinco Pernik
BG314 provinco Pleven
BG421 provinco Plovdiv
BG324 provinco Razgrad
BG323 provinco Ruse
BG325 provinco Silistra
BG342 provinco Sliven
BG424 provinco Smoljan
BG411urbo Sofio
BG412 provinco Sofio
BG344 provinco Stara Zagora
BG333 provinco Ŝumen
BG334 provinco Targoviŝte
BG331 provinco Varna
BG321 provinco Veliko Tarnovo
BG311 provinco Vidin
BG313 provinco Vraca

Historio

La naŭ grandaj "oblast"oj, kiuj ekzistis inter la jaroj 1987 kaj 1999 (vidu supre), listiĝas ĉi-sube - dekstre indikiĝas la 28 "okrug"oj de antaŭ 1987 respektive la 28 "oblast"oj de la nuna divido ekde la jaro 1999:

En 1987, la ĝistiame ekzistantaj 28 okrugoj estis transformitaj en 9 grandaj oblastoj. En 1999, la malnovaj okrugoj estis reenmetitaj, sed la nomo "oblast" restis. La 9 grandaj oblastoj estis listitaj sube, kun la antaŭ1987aj okrugoj post1999aj oblastoj enhavataj.

disdivido de Bulgario inter la jaroj 1987 kaj 1999
1987-1999
"oblast"o
nunaj teritorioj
BurgasBurgas, Sliven, Jambol
ĤaskovoĤaskovo, Karĝali, Stara Zagora
LoveĉGabrovo, Loveĉ, Pleven, Veliko Tarnovo
MontanaMontana, Vidin, Vraca
PlovdivPazarĝik, Plovdiv, Smoljan
RazgradRazgrad, Ruse, Silistra, Targoviŝte
urbo Sofiourbo Sofio
SofiaBlagoevgrad, Kjustendil, Pernik, Sofia provinco
VarnaDobriĉ, Ŝumen, Varna

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.