Provinco Avilo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Avilo | ||
- koordinatoj | 41° N, 5° U (mapo)40.616091666667-4.9290305555556Koordinatoj: 41° N, 5° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Monto Almanzor [+] | ||
- alteco | 2 591 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Tiétar [+] | ||
- malalteco | 295 msnm [+] | ||
Areo | 8 048 km² (804 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 158 421 [+] (2021) | ||
Denseco | 19,68 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Carlos García González | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 05 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-AV | ||
Provinco Avilo | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Ávila [+] | |||
Ávila (Avilo) estas provinco de la centra parto de Hispanio, en la historia regiono Kastilio kaj administracie aŭtonoma regiono Kastilio-Leono. Ĝi limas norde kun la provinco Valladolid, sude kun Toledo kaj Cáceres, oriente kun Segovio kaj la Madrida Regiono, kaj okcidente kun Salamanca.
La ĉefurbo estas Ávila.
Temas pri tre varia provinco kun ĉefe kvar diversaj ekoregionoj, nome cerealaj ebenaĵoj, kverkaroj, mediteranea ekosistemo kaj alta montaro.
Municipoj
La baza administracia unuo en kiu dividiĝas la provinco estas la municipoj. En tiu provinco estas 248 en la aktualo. La plej loĝata municipo estas la provinca ĉefurbo. Neniu el la ceteraj atingas la ciferon de 10 000 censitoj. Estas rimarkinda la alta nombro de municipoj kun malpli ol 500 loĝantoj. La averaĝa etendo de la municipo en la provinco estas de 32,46 km². Krom la provinca ĉefurbo, inter la loĝlokoj elstaras laŭ loĝantaro Arévalo kaj Madrigal de las Altas Torres en la norda parto de la provinco (en la komarko tradicie konata kiel La Moraña). En la sudokcidento de la provinco elstaras El Barco de Ávila, Piedrahíta kaj La Horcajada. En plej loĝata sudo de la provinco, nome en la suda deklivaro de la Sierra de Gredos la plej loĝataj municipoj en la komarko Valo de Tiétar estas Arenas de San Pedro, Candeleda, La Adrada, Piedralaves, Casavieja, Mombeltrán kaj El Arenal. En la orienta parto de la provinco, en zonoj kiel la valo de Alberche kaj la Tero de Pinaroj pli proksimaj al Madrido, ŝtata ĉefurbo, elstaras Las Navas del Marqués, El Tiemblo, Cebreros, Navaluenga, El Hoyo de Pinares, El Barraco kaj Burgohondo.
La provinco Avilo estas la 17a en Hispanio en kiu estas plej granda procento de loĝantoj koncentritaj en ties ĉefurbo (36,37 %, antaŭ 31,96 % de la tuta Hispanio).
Municipoj kun pli da 1 000 loĝantoj
N.º | Municipo | Loĝantaro | N.º | Municipo | Loĝantaro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Ávila | 57 657 | 11 | El Hoyo de Pinares | 2164 | |||||
2 | Arévalo | 8069 | 12 | Piedralaves | 2057 | |||||
3 | Arenas de San Pedro | 6454 | 13 | El Barraco | 1889 | |||||
4 | Las Navas del Marqués | 5139 | 14 | Navaluenga | 1878 | |||||
5 | Candeleda | 4998 | 15 | Piedrahíta | 1811 | |||||
6 | Sotillo de la Adrada | 4542 | 16 | Madrigal de las Altas Torres | 1440 | |||||
7 | El Tiemblo | 4097 | 17 | Casavieja | 1429 | |||||
8 | Cebreros | 3056 | 18 | Burgohondo | 1196 | |||||
9 | La Adrada | 2517 | 19 | Mombeltrán | 1006 | |||||
10 | El Barco de Ávila | 2368 | 20 | El Arenal | 972 | |||||
Fonto: INE 2018 |
Aliaj administraciaj dividoj
La municipoj de la provinco estas distribuitaj en kvar jurisdikciaj teritorioj, nome partidos judiciales de Arévalo, Arenas de San Pedro, Ávila kaj Piedrahíta. Siaflanke la municipoj ariĝas en tre diversaj 26 municiparoj (Mancomunidades) por pli utile administri servojn. Krome oni distingas kvin komarkojn aŭ distriktojn sen ankoraŭ klara administracia konsidero, nome la jenaj:
- Komarko de Arenas de San Pedro (Valo de Tiétar)
- Komarko de Arévalo (La Moraña)
- Komarko de Ávila (Valle de Amblés kaj Sierra de Ávila)
- Komarko de Burgohondo-Cebreros-El Tiemblo (Valo de Alberche kaj Tero de Pinaroj)
- Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta (Valo de Tormes)