Provinco Karagando | |||
---|---|---|---|
kazaĥe Qarağandı oblısı, Қарағанды облысы | |||
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
region of Kazakhstan [+] | |||
Lando | Kazaĥio | ||
Ĉefurbo | Karagando | ||
- koordinatoj | 48° N, 71° O (mapo)4871Koordinatoj: 48° N, 71° O (mapo) | ||
Areo | 427 982 km² (42 798 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 371 974 [+] (2022) | ||
Denseco | 3,21 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Q112993582 | ||
Horzono | UTC+06:00, Azio/Almato [+] | ||
Poŝtkodo | 100000 [+] | ||
ISO 3166-2 | KZ-KAR | ||
Provinco Karagando | |||
Vikimedia Komunejo: Karaganda Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La regiono[1] aŭ provinco Karagando (kazaĥe Қарағанды облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol 1 363 000 loĝantojn kaj ĝi etendiĝas sur 428 000 km², do temas pri la plej granda provinco de la lando. Ĝia ĉefurbo estas Karagando, kun pli ol 437 000 loĝantoj. Alia urbo estas Temirtau.
La provinco estis loko kun intensa elfosado de karbo dum la epoko de Sovetio, kaj oni ankaŭ supozas ke en ĝi troviĝis pluraj gulagoj. Post la Dua Mondmilito, Stalino sendis multajn germanojn perforte al ĉi tiu loko.
Geografiaj elementoj
- Dezerto Betpak-Dala
Referencoj
- ↑ La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.