Provinco Gvadalaĥaro
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

Supermara alteco854 msnm [+]
ĈefurboGvadalaharo
- koordinatoj41° N,  U (mapo)40.833333333333-2.5Koordinatoj: 41° N,  U (mapo)
Plej alta punktoPico del Lobo [+]
- alteco2 262 msnm [+]
Plej malalta punktoTaĵo [+]
- malalteco570 msnm [+]
Areo12 167 km² (1 216 700 ha) [+]

Loĝantaro254 308 [+] (2018)
Denseco20,9 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroJosé Manuel Latre Rebled

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo19 [+]
ISO 3166-2ES-GU

Provinco Gvadalaĥaro (Tero)
Provinco Gvadalaĥaro (Tero)

Provinco Gvadalaĥaro (Provinco Gvadalaĥaro)
Provinco Gvadalaĥaro (Provinco Gvadalaĥaro)
DEC
Provinco Gvadalaĥaro
Provinco Gvadalaĥaro

Map
Provinco Gvadalaĥaro

Vikimedia Komunejo:  Province of Guadalajara [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

La provinco Gvadalaĥaro estas unu el la provincoj de Hispanio situanta en la nordoriento de la Aŭtonoma Komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝia ĉefurbo estas Gvadalaĥaro. La plej grava loĝloko post la provinca ĉefurbo estas Azuqueca de Henares kun pli ol 30 000 loĝantoj.

Gvadalaĥaro limas kun la provincoj Kvenko, Madrido, Segovio, Sorio, Zaragozo kaj Teruelo.

Ĝi havis 256 461 loĝantojn en 2011 el kiuj ĉirkaŭ 35 % loĝas en la ĉefurbo. La provinco havas 288 municipojn el kiuj tri kvaronoj havas malpli ol 200 loĝantoj.

La provinco naskiĝis pere de la Provinca Deputitaro de Gvadalaĥaro kun Molino, la unua provinca deputitaro kreita laŭ la Hispana konstitucio de 1812, kreita en 1813 en Anguita, ene de la palaceto kio nun estas la Urbodomo. Poste ĝi estis konfirmita per la Teritoria divido de Hispanio de 1833.

Komarkoj

Municipoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro.


Ĉefaj municipoj laŭ loĝantaro

Guadalajara
Guadalajara
Azuqueca de Henares
Azuqueca de Henares
Cabanillas del Campo
Cabanillas del Campo

N.º Municipo Loĝantaro N.º Municipo Loĝantaro

Marchamalo
Marchamalo
Sigüenza
Sigüenza
Pioz
Pioz

1Guadalajara84 50411Pioz3 595
2Azuqueca de Henares35 39712Molina de Aragón3 514
3Alovera12 19613Chiloeches3 265
4El Casar11 63514Mondéjar2 886
5Cabanillas del Campo9 71015Brihuega2 673
6Marchamalo6 59316Uceda2 662
7Villanueva de la Torre 6 44517Horche2 491
8Torrejón del Rey5 16918Yebes2 459
9Sigüenza4 72219Fontanar2 370
10Yunquera de Henares3 77320Galápagos2 209
Fonto: INE 2013[1]


Demografio

La ruraj areoj de la provinco suferis teruran elmigradon kaj senloĝigon ekde post la Hispana Enlanda Milito pro socipolitikaj problemoj (milito, politika persekutado, ĝenerala malriĉeco kaj sendungado ktp.) kaj ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj koincide kun la ĝenerala tajdo de elmigrado el ruraj al industriigitaj areoj unue de la lando (Madrido, Katalunio, Eŭskio) kaj poste de Okcidenta Eŭropo (Francio, Germanio, Svisio, Belgio). Tiele multaj vilaĝoj kiuj havis inter 200 kaj 300 loĝantoj (se ne diri preskaŭ ĉiuj) malaltiĝis al malpli ol 50 loĝantoj, do perdis la plej parton de sia loĝantaro. Estis foje escepto al tiu tendenco la akso laŭ la ŝosea komunikvojo el Madrido tra la provinca ĉefurbo Gvadalaĥaro al Zaragozo kaj Barcelono, kie servodisponeblo ebligis restadon de loĝantoj.

Naturo

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Instituto Nacional de Estadística (ed.). «Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero de 2013». Arkivita el la originalo en la 16a de novembro 2014. Alirita la 8an de Decembro 2017
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.