Provinco Bengo | ||||
---|---|---|---|---|
Provinco | ||||
provinco de Angolo [+] | ||||
Lando | Angolo | |||
Koordinatoj | 9° S, 14° O (mapo)-8.783333333333313.983333333333Koordinatoj: 9° S, 14° O (mapo) | |||
Ĉefurbo | Caxito | |||
- koordinatoj | 9° S, 14° O (mapo)-8.783333333333313.983333333333Koordinatoj: 9° S, 14° O (mapo) [+] | |||
Areo | 31 371 km² (3 137 100 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 351 579 [+] (2014) | |||
Horzono | UTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+] | |||
ISO 3166-2 | AO-BGO | |||
|
||||
Provinco Bengo | ||||
Vikimedia Komunejo: Bengo Province [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La provinco Bengo estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 33 016 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de 1998 havis 156 100 loĝantojn - nun laŭ taksoj temas pri proksimume 450 000 loĝantoj. Administra centro de la provinco estas la urbo Caxito. La teritorio situas en la okcidento de la lando, ĉirkaŭas la provincon Luanda, la teritorion de la nacia ĉefurbo, kaj norde kaj sude de Luando bordas je la Atlantika Oceano.
Pli grandaj urboj en la provinco estas interalie Ambriz, Caxito, Catete, Muxuluando kaj Muxima - tiuj kvin estas la administraj centroj de la kvin municipoj de la provinco, nomataj Ambriz, Dande, Ícolo e Bengo, Nambuangongo kaj Quiçama. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj. Ĝis 1975, Bengo cetere estis parto de la provinco Luanda.
Ekde administra reorganizado de 2014 la provinco donis grandan antaŭan sudan parton el la nuna provinco Luanda, sude de la rivero Kvanzo (Cuanza), kaj kompense ricevis iom da teritorio de la oriente najbara provinco Cuanza Norte, tiel ke la provincoj Bengo kaj Luanda nun laŭ areoj proksimume samgrandas. La provincaj mapoj en Vikipedio ankoraŭ ne montras tiun novan situacion, sed la de ekstere enplektita ŝanĝebla mapo tute sube de la informkesto jes jam grize montras la areo de la tuta nova provinco.
Municipo | Ĉefurbo[1] | Areo (km²)[1] | Loĝ. (takso de 2006)[1] |
---|---|---|---|
Ambriz | Ambriz | 4 204 | 16 611 |
Dande | Caxito | 6 529 | 82 992 |
Ícolo e Bengo | Catete | 3 819 | 58 830 |
Nambuangongo | Muxaluando | 5 604 | 110 831 |
Quiçama | Muxima | 12 046 | 29 905 |
Referencoj
- 1 2 3 Angola Statistics: Bengo. GeoHive. Fonto: Instituto Nacional de Estatística (instituto nacia pri statistiko), Angolo. Instituto Nacional de Segurança Socia (instituto nacia pri sekuro socia), Angolo.
Eksteraj ligiloj
- retejo de la provinca registaro (Governo Provincial do Bengo) Arkivigite je 2015-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
|