Provinco Asjut
Provinco
Flago
gubernio de Egiptio [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco56 m [+]
ĈefurboAsyut
- koordinatoj27° N, 31° O (mapo)27.25194444444431.09Koordinatoj: 27° N, 31° O (mapo)
Areo13 720 km² (1 372 000 ha) [+]

Loĝantaro4 383 289 [+] (28-a de marto 2017)
Denseco319,48 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2EG-AST

Provinco Asjut (Tero)
Provinco Asjut (Tero)

Provinco Asjut (Egiptio)
Provinco Asjut (Egiptio)
DEC
Provinco Asjut
Provinco Asjut

Map
Provinco Asjut

Vikimedia Komunejo:  Asyut Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Asjut (arabe محافظة أسيوط, latinliterigo Muḥāfaẓat Asyūṭ respektive Muhafazat Asjut) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 441 597 loĝantojn. La teritorio situas en la centro de la ŝtato Egiptio, ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Nilo.

La provinco limas norde al la provinco Minja, oriente al la provinco Ruĝa Maro (al-Bahr al-ahmar), sude al la provinco Saŭhaĝ kaj okcidente al la provinco Nova Valo (al-Ŭadi al-ĝadid). La orienta parto de la provinca teritorio jam estas parto de la dezerto Saharo.

Urboj

En la provinco ekzistas 11 urboj, kiuj samtempe estas administraj centroj de samnomaj distriktoj:

  • Asjut (arabe أسيوط, Asyūṭ)
  • Dairut (arabe ديروط, Dairūṭ)
  • El Kusija (arabe القوصية, al-Qūṣīya)
  • Manfalut (arabe منفلوط, Manfalūṭ)
  • Abu Tig (ankaŭ Abutig, arabe ابو تيج, Abū Tīǧ)
  • Sidfa (ankaŭ Sedfa, arabe صدفا, Ṣidfā)
  • El Ganajim (arabe الغنايم, al-Ghanāyīm)
  • Abnob (arabe أبنوب, Abnūb)
  • El Fatih (ankaŭ el-Fatih, arabe الفتح, al-Fatiḥ)
  • Sahil Salim (ankaŭ Sahil Saleem, arabe ساحل سليم, Sāḥil Salīm)
  • El Badari (arabe البداري, al-Badārī)


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.