Provinco 6-a de Oktobro | |||
---|---|---|---|
Eksa provinco | |||
Flago | |||
muhafazah [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
- koordinatoj | 29° 15′ 36″ N, 29° 40′ 12″ O (mapo)29.2629.67Koordinatoj: 29° 15′ 36″ N, 29° 40′ 12″ O (mapo) | ||
Areo | 2 679 km² (267 900 ha) [+] | ||
Provinco 6-a de Oktobro | |||
Vikimedia Komunejo: 6th of October Governorate [+] | |||
La Provinco 6-a de Oktobro, ankaŭ literumata as-Sadis min Uktubar (arabe محافظة السادس من أكتوبر, latinliterigo Muḥāfaẓat as-Sādis min Uktūbar, en la masra lingvo aŭ egipta araba es-Sādis min Oktōbar) estis provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Ĝi situis okcidente de la provinco Gizo en la Okcidenta Dezerto de Egiptio, do estas parto de la dezerto Saharo. La provinco ekzistis ekde la 18-a de aprilo 2008 laŭ decido de la ŝtata prezidanto.
Krom al la provinco Gizo, la provinco limis okcidente je la provincoj Fajum kaj Beni Suef kaj Minja, sude je la provinco Nova Valo, nordokcidente je la provincoj Matruh kaj Buhajra, kaj norde krome je la provinco Minufija.
Administra centro de la areo estis la samnoma Urbo 6-a de Oktobro, nomata memore je la Milito de Jom Kippur de 1973. Krome al la teritorio apartenis interalie la baseno Baharija kaj la uedo Natrun.
Enkadre de nomado de kelkaj novaj provincestroj la provinco estis malfondita la 14-an de Aprilo 2011 de la egipta ĉefministro Essam Ŝaraf kaj la teritorio aldonita al la provinco Gizo.[1][2]
Referencoj
- ↑ Egypt's PM centralises Helwan and 6 October governorates Arkivigite je 2021-01-15 per la retarkivo Wayback Machine, Novaĵo de al-Ahram de la 14-a de Aprilo 2011, legita la 17-an de Aprilo 2011 (laŭ germana Vikipedio).
- ↑ Fresh reshuffle in Egypt’s governors, Novaĵo de Egypt State Information Service de la 15-a de Aprilo 2011, legita la 17-an de Aprilo 2011 (laŭ germana Vikipedio).
|